Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Penslibereco en Ĉinio

En mia letero, per kiu mi refutis la aserton de Xu Jinming, ke preskaŭ ĉiu ĉino opinias, ke sen la partio, t.e. la Ĉina Komunista Partio, la nuna vivo ne estus tiel bona kaj bela (MONATO, 2001/10, p.8), mi menciis: “Male en Tajvano, Lee Teng-hui, la vicprezidanto de Kuomintango, estis elektita ŝtatprezidanto de Tajvano, unuafoje laŭ la rekta elektado de la popolanoj.” Sed hastante mi eraris. Jen la ĝustigo kaj precizigo:

En 1996, kiam Lee Teng-hui estis elektita prezidanto de Tajvano, li jam estis ne nur la prezidanto de Kuomintango sed ankaŭ de Tajvano. Li nome fariĝis la prezidanto de Tajvano spontanee la 13an de januaro 1988 kun la morto de Jiang Jingguo, kiu same fariĝis spontanee la prezidanto de Tajvano, leĝe la Respubliko de Ĉinio, estante ĝia vicprezidanto, la 20-an de majo 1978 kun la morto de Jiang Jieshi, lia patro, kiu estis ĝia prezidanto. En majo 1984 Lee Teng-hui fariĝis la vicprezidanto de Tajvano, kaj la 7an de julio 1988 li fariĝis la prezidanto de Kuomintango. Tio signifas, kiam li kandidatiĝis por la prezidanteco de Tajvano en 1996 li jam estis kaj la prezidanto de Kuomintango kaj de Tajvano.

Intertempe mi ricevis de mia ĉina esperantista leteramiko Qiu Guanjing en Xian leteron, en kiu li skribas i.a. pri Lee Teng-hui: “Li estas ĉina perfidulo kaj kontraŭas nian landon”. Tio min tute ne mirigas, ĉar en Ĉinio, kie sub la diktatoreco de la Ĉina Komunista Partio ne ekzistas penslibereco, preskaŭ ĉiu ĉino pensas same kiel sia registaro, tute same kiel antaŭ kaj dum la lasta milito en Japanio, kie ne ekzistis penslibereco, preskaŭ ĉiu japano pensis same kiel sia registaro, nome ke Japanio militas kontraŭ Ĉinio por la eterna paco en Azio, ke sekve la milito estas sankta. Tiam nur tre malmultaj el la japanoj pensis alie, pro kio sufiĉe multaj el ili devis longe sidi en prizono. Inter ili troviĝis ankaŭ mi kaj konsiderinda nombro da esperantistoj, el kiuj kelkaj eĉ mortis pro tio. Mi do kredas, ke ankaŭ en Ĉinio nun troviĝas, eĉ se nur tre malmultaj, tiuj kiuj pensas alie ol sia registaro, kaj ke sufiĉe multaj el ili aŭ silentas aŭ troviĝas en prizono. Ĉu inter tiaj bravuloj, kiuj laŭ mi estas veraj patriotoj, en Ĉinio troviĝas ankaŭ esperantistoj?

KURISU Kei

Japanio