Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Tronanta problemo

Naskiĝis en Japanio ne nur reĝa bebo, sed ankaŭ debato pri pli ol centjara tradicio. Post longa atendado finfine generis la japanaj kronprinco Naruhito (41-jaraĝa) kaj kronprincino Masako (37-jaraĝa) infanon. Tamen la bebo estas ina — kaj en Japanio rajtas heredi la tronon nur viro.

En Japanio ne ekzistas nobelaro. Kaj ĉiuj infanoj en la 25-kapa Tennoa aŭ reĝa familio estas inaj. Pro tio oni arde diskutas, ĉu ŝanĝi la kodon por permesi al virino okupi la tronon, same kiel en Britio.

En la historio de Japanio estis 125 tenooj, inkluzive de la nuna imperiestro Akihito. Inter tiuj estis ok virinoj, tamen post la tiel nomata renovigo aŭ revolucio de Meiji en 1868 rajtas nur viroj okupi la tronon.

Kelkaj nun opinias, ke Japanio havu inan tenoon. Aliaj, tamen, forte kontraŭas, preferante tradicion. Leviĝas do la demando: ĉu iam Japanio vidos tronposedantinon?

IGARASI Takeo

Kronprinco Naruhito kaj kronprincino Masako: ilia novnaskita bebo estigis ne nur ĝojon sed ankaŭ debaton pri tradicio.