Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BELGIO

Lernout kaj Hauspie: epilogo

Antaŭ unu jaro (MONATO, 2001/2, p. 8) mi raportis pri la malfacila situacio de la lingvoteknologia entrepreno Lernout kaj Hauspie (L&H). Kiel multaj similaj entreprenoj tutmonde, ĝi dum kelkaj jaroj brile progresis. Fine de la jaro 2000 la revo abrupte finiĝis. En 2001 sekvis la likvido.

L&H komencis la jaron sen gvidanto. La fondintoj, Jo Lernout kaj Paul Hauspie, perdis la fidon de la investantoj. Ankaŭ Gaston Bastiaens kaj Nico Willaert, administrantoj kun sperto en grandaj, internacie agantaj entreprenoj, dungitaj por asisti al la fondintoj, malaperis. Usonano John Duerden, alveninta ĉe L&H kun la transprenita Dictaphone, estis konsiderata kiel nova, sperta kaj sendependa estro kiu kapablis restrukturigi kaj savi L&H, sed evidentiĝis ke li precipe okupiĝis pri la usona parto de L&H. Kulmino estis, ke li donis internan raporton al Wall Street Journal, la ĵurnalo kiu estis je la origino de ĉiuj problemoj.

Fina savanto: Philippe Bodson

Ne estis facile trovi novan estron por bankrotonta entrepreno kiu en mallonga tempo forpelis ĉiujn siajn gvidantojn. Tamen, la 16an de januaro kun ĝenerala aplaŭdo estis akceptita Philippe Bodson.

Estis sciate, ke Bodson estas kolerema persono kun kiu malfacilas kunlabori. Aliflanke, li havas brilan internacian karieron kaj ne timas la problemojn. Lia lasta heroaĵo estis la stabiligo de la belga inĝeniera grupo Tractebel, post komplete fiaskintaj projektoj en Kazaĥio. Li tamen estis devigita adiaŭi Tractebel, ĉar okaze de la likvido de la belga holdingo Société Générale (de kiu Tractebel estis parto) fare de franca Suez li elektis la malbonan flankon.

Post longa proceduro L&H finfine ricevis de belgaj kaj usonaj juĝistoj la protekton kontraŭ kreditoroj, necesan por povi restrukturigi aŭ bonorde likvidi la kompanion. Tamen, la cirkonstancoj estis malbonaj. La laste akiritaj filioj estis aĉetitaj en eŭforia periodo je troigitaj prezoj. Vendo en momento kiam jam malaperis la emo de inventantoj por alta teknologio eblis nur je bagatelaj prezoj. La envenanta mono sufiĉis por pagi la kurantajn kostojn, ne por repagi ŝuldojn kaj certe ne por restrukturigi kaj sanigi.

La atencoj de la 11a de septembro en Usono ankoraŭ plimalfaciligis la aferon. Dumtempe ĉiuj internaciaj transakcioj stagnis kaj la situacio de Bodson iĝis senperspektiva. Ankaŭ la akciuloj perdis sian komencan entuziasmon pri Bodson. Laŭdire li precipe atentis pri la interesoj de la bankoj, multe malpli pri la akciuloj kaj la teknologio de la entrepreno.

Interludo: printempo en malliberejo

En aprilo la iamaj ĉefoj (Lernout, Hauspie, Bastiaens kaj Willaert) estis arestitaj kaj restis tri monatojn en malliberejo. Kaŭzo (krom la publika kolerego kontraŭ la “friponoj”) estis plendo de la L&H-revizoro, KPMG, kiu opiniis ke L&H dum jaroj intence kaŝis gravajn informojn por la revizoro. La kvaropo liberiĝis, sed ne rajtas havi kontaktojn inter si, nek kun la gazetaro. La animstato ĉe la publiko rilate al la fondintoj iĝis pli afabla: oni ĝenerale akceptas ke ili ne intence misfaris ion, sed ke ili ne estis sufiĉe kapablaj por gvidi rapidege kreskantan internacian entreprenon.

Bankroto kaj vendo de la lastaj eroj

La sanigaj planoj de Bodson ne konvinkis la belgan juĝiston. La 24an de oktobro li deklaris la belgan kompanion L&H bankrota. Verŝajne io simila okazis por la usona parto, sed en la belga gazetaro apenaŭ estas troveblaj informoj pri la usonaj juraj proceduroj.

Post tio restis nur la vendo de la restantaj eroj. Usona ScanSoft akiris la kernan teknologion je bagatela prezo de 40 milionoj da usonaj dolaroj (en marto de la jaro 2000 la borsa valoro de L&H estis 10 miliardoj da dolaroj ...), transprenis proksimume 70 dungitojn (iam la L&H-grupo havis 4500) kaj transigis la tuton al Gent, urbo pli proksima al ĉefurbo Bruselo ol la fora Ieper. La tute novajn oficejojn de L&H okupis Picanol, loka fabrikanto de teksmaŝinoj. ScanSoft estas filio de Xerox, kie John Duerden nun aktivas.

Konkludo

Por la rapida pereo de L&H estas pluraj klarigoj. Ĝi tro rapide kreskis kaj la bankoj senpripense pruntedonis monon por aĉeto je tro alta prezo de diversspecaj filioj. Preskaŭ certe en Koreio okazis grandskala fraŭdo, sed ankaŭ eblas, ke la konsilantoj ellaboris financajn konstruojn akcepteblajn nur en bonaj tempoj, kiam neniu starigas demandojn. La onidiro, ke Usono deziris konservi la monopolon je altvalora lingvoteknologio, daŭre cirkulas; Usono efektive sukcesis.

Fine de 2001 tri ĵurnalistoj de Financieel-Economische Tijd, nederlandlingva gazeto kiu tre malfeliĉis ĉar anglalingva, eŭropa eldono de Wall Street Journal kiel unua diskonigis la neregulaĵojn ĉe L&H, aperigis libron pri la afero: De L&H Files. Het verhaal en de geheimen (La L&H-dosieroj. La rakonto kaj la sekretoj), eldonejo Lannoo, 400 p. Jo Lernout denove havas abundajn kontaktojn kun la gazetaro.

Roland ROTSAERT