Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INTERNACIIGO

Plurlingvaj klavaroj

Kiam, en la jaro 1873, la usonaj pafilfabrikantoj Remington & Sons lanĉis sur la merkaton sian unuan vere sukcesan skribmaŝinon kun la nun universale konata QWERTY-klavaro, ili ne povis imagi, ke iutage la sama ne tre taŭga klavaro estos uzata por funkciigi eĉ pli genian maŝinon, nome la modernan komputilon. Kompreneble, tiu klavaro estis celita por anglalingvanoj, kaj same kiel la ĉefaj hodiaŭaj fabrikantoj de komputiloj kaj komputila programaro, la entrepreno Remington ne speciale — aŭ tute ne — interesiĝis pri la bezonoj de alilingvanoj.

En la lando, kie mi loĝas, apenaŭ eblas aĉeti komputilon aŭ programon, per kiu oni povas rapide kaj facile labori en iu ajn lingvo krom en la (uson)angla. Kiam mi aĉetis mian nunan komputilon la sola bagatela klavara redifino, kiun oni povis fari sen instalo de aparta programaro, estis interŝanĝo de la klavoj, per kiuj oni tajpas la signojn " kaj @, por transformi la usonan klavaron en la britan anglan.

Dum la lastaj jardekoj, kvankam la angla (aŭ, pli ĝuste, la stranga komputada ĵargono bazita sur la usonangla) estas ankoraŭ rigardata kiel la lingvo de komputiloj kaj komputiko, iom post iom kreskegas la nombro de uzantoj, kiuj uzas kaj bezonas alilingvajn komputilojn, tekstprilaborilojn kaj programojn. Ne plu sufiĉas unulingvaj komputilaj produktoj en pli kaj pli plurlingva merkato.

Fakte, entreprenoj kiel la preskaŭ monopola Microsoft donas programarajn rimedojn por tajpi en diversaj lingvoj apud la angla. La vindozaj programoj Character Map kaj Symbol permesas, ke oni enmetu literojn kaj signojn de aliaj idiomoj, ekzemple la rusa, greka, araba, hebrea, ktp, sed tiu metodo estas tede malrapida.

Pro tio mi aĉetis kaj instalis lingvan programaron kun la nomo Accent Express, kiu donas klavarojn por pli ol cent lingvoj, efektive transformante mian komputilon en multlingvan tekstoprilaborilon. Tamen, ĉar unu el miaj plej ŝatataj ĉevaletoj estas ĉio, kio rilatas al lingvoj, tiu gamo da idiomoj ne kontentigis min. Mi min demandis, kiel mi povus verki artikolojn pri lingvoj, aŭ sendi kristnaskajn bondezirojn al neesperantistaj fremdlandaj amikoj, ne povante uzi ankoraŭ pliajn alfabetojn kaj skribsistemojn? Manskribi kaj poste skani ne estus kontentiga solvo, kaj mia mano ne estas sufiĉe lerta por praktiki kaligrafion per vindoza desegnoprogramo. Plie, ĉar mi tute ne estas fakulo pri komputila programado — nur amatora uzanto — iu ajn rimedo devus esti tre simpla kaj neteknika.

Legantoj, kiuj estas spertuloj pri tiaj aferoj, verŝajne divenos, kion mi faris, sed por tiuj, kiuj, kiel mi, ne estas profesiaj komputilaj programistoj, mi klarigos, kiel oni povas ege facile kaj tute senkoste “internaciigi sian komputilon”, aŭ pli ekzakte, sian klavaron. Jen mia sistemo:

1. Elŝutu per la tut-tera teksaĵo (TTT) la tiparo(j)n bezonataj(n). Kutime, tio estas senproblema procedo. Preskaŭ ĉiujn tiparojn vi trovos en TTT — ne nur de gravaj lingvoj, kiel la hindia, sed ankaŭ de malpli uzataj etnaj idiomoj, kiel la ĉeroka kaj inuita (eskima); ekzotikaĵoj kiel la runoj uzataj de Tolkien por ilustri sian verkon La Mastro de l’ Ringoj; kaj neserioze inventitaj pseŭdolingvoj, kiel la “klingona”, konata per la televida serio “Star Trek”. Persone, mi uzas la rapidan serĉilon Google por trovi ilin. Sufiĉas tajpi en la serĉspacon la nomon de la lingvo, atendi ĝis aperos la responda TTT-paĝo, kontroli, ĉu ĝi inkluzivas senkostajn tiparojn (angle freeware fonts), elekti la deziratan tiparon, kaj poste alklaki download (elŝutu). Tiam oni instalas la novan tiparon en Kontrol-panelo — Tiparoj, aŭ la ekvivalento en la lingvo de via komputilo.

2. Preparu skeletan QWERTY-klavarŝablonon laŭ la modelo, kiun mi montras en ilustraĵo 1.

3. Aperigu paĝon kun la jam farita ŝablono sur la komputila ekrano, kaj sur la komputila menuo elektu la nove instalitan tiparon.

4. Sub ĉiu vico de la skeleta QWERTY-klavaro, frapu la respondajn klavojn, certigante, ke ĉiu signo aŭ litero de la nove instalita tiparo troviĝu tuj sub la responda QWERTY-litero. Vidu ekzemplojn en ilustraĵoj 2, 3 kaj 4.

Tiam vi havas “mapon” de la tuta nova klavaro. Metinte la mapon flanke de via komputilo, vi vidos la ĝustan klavon por tajpi ĉiun literon aŭ signon de la nova lingvo.

Necesas averti, ke tiu procedo ne efikas ĉe kelkaj pli komplikaj skribsistemoj. Kelkaj lingvoj, ekzemple la korea kaj la amhara, ne povas esti instalita per ĉi tiu simpla metodo kaj bezonas apartajn tekstoprilaborilojn faritajn speciale por tiuj idiomoj.

Kiel ekzemplojn mi elektis la devanagaran tiparon de la grava hindia lingvo parolata de multaj milionoj, kaj, kiel kontrasto, tiparojn de du etnaj lingvoj de etaj nordamerikaj popoloj, nome la ĉeroka kaj la inuita. La ĉerokan alfabeton inventis la indiĝena edukisto Sequoiah, laŭ kiu estas nomata la majesta sekvoja arbo. Laŭ informo sur la paĝo, el kiu mi elŝutis la inuitan tiparon, ĝi estas uzata por skribi ankaŭ la krian (angle: Cree), lingvo de la nordaj regionoj de Nord-Ameriko. Estos ĝojiga afero, se la eltrovo de la komputilo povos doni novan esperon pri la konservado de tiaj endanĝerigitaj etnaj idiomoj, kaj samtempe progresigi la grandajn sed ekonomie malriĉajn naciojn kiel Barato. Dezirinda ankaŭ estas iu ajn ebleco kontraŭpezi la unukulturan influon de forta nacilingvo.

Garbhan MACAOIDH

Ŝablono

Ĉeroka tiparo

Inuita tiparo

Hindia (devanagara) tiparo