Bradley KENDAL
1. Ndr. Tiu ĉi a ne estas ingenra sed latina neŭtra pluralo fosilie restanta.
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
La itala estas latinida lingvo, rekta posteulo de la antikva latina (precize, de la popola, ne klasika lingvo), sed (en la plimulto de l’ ecoj) multe pli simpla ol ĝia prapatro. Ĝin parolas ne nur italoj sed ankaŭ sudaj svisoj (en la kantono Ticino [tiĉino], pro kio ĝi estas unu el la kvar oficialaj lingvoj) kaj pli ol miliono en Francio kaj eksa Jugoslavio. Multaj italoj ankaŭ elmigris al landoj kiel Argentino, Aŭstralio kaj Usono.
La italaj dialektoj, pro la antaŭmallonga atingo de nacia unueco (1860-70), grande malsamas inter si (la sicilian, aparte, oni eble devus konsideri kiel apartan lingvon). Italio, kvankam ĝi ja posedis kunan kulturan heredaĵon, dividiĝis en multajn sendependajn ŝtatojn, kaj la italoj komunikis (aŭ provis komuniki!) parolante siajn proprajn dialektojn.
“La itala” estis ĉefe la skribata lingvo. La literatura normo de la itala evoluis dum la 14a jarcento baze de la dialekto de Toskanio, aparte tiu de Florenco, kaj ĝin evoluigis la grandaj literaturistoj Danto (Dante), Petrarko (Petrarca), kaj Boccaccio [bokkatĉo] en la 13a kaj 14a jarcentoj. Sed hodiaŭ, pro la ĉiam pli granda influo de Romo, ĉi ties dialekto iĝas pli grava. Oni uzas ĝin en la komunikiloj, lernejoj kaj skribaĵoj. Kvankam la parolataj dialektoj travivas, hodiaŭ la pli multaj italoj povas paroli kaj kompreni la italan, pro la influo de la komunikiloj, la eduksistemo, milita servado kaj plia persona movado ene de la lando.
La ortografio estas tre fonema, sed ne perfekta. Bedaŭrinde la skribo ne montras la neantaŭdireblan vortakcenton, krom se tio troviĝas ĉe la lasta silabo, kaj tendencas ne apartigi du specojn de la vokaloj e kaj o. Unu aparta eco de la itala ortografio estas ke oni devas aldoni literojn en certaj pozicioj por gardi la saman sonon. Ekzemple, banco [banko] “banko”, banche [banke] “bankoj” albergo [albergo] “hotelo”, alberghi [albergi] “hoteloj”. Se oni ne enmetus la literon h, antaŭ e kaj i, la c prononciĝus [ĉ] kaj la g [ĝ]. Sed ne ĉiam! Kaj la uzado de supersignoj ne estas tiel laŭregula kiel en, ekzemple, la hispana. Kiel en Esperanto, preskaŭ ĉiuj vortoj finiĝas vokale. Malkiel la aliaj latinidaj lingvoj, kie troviĝas duoblaj konsonantoj, oni prononcas ilin duoble, dum en la franca kaj portugala oni prononcas ilin unuope, kaj en la hispana restas nur unuopaj literoj (krom rr).
Gramatike, ĝi estas multe pli simpla ol la latina, kvankam la verboj evoluigis novajn komplikaĵojn. Substantivoj ne havas kazojn. Ili plej ofte finiĝas per -o (virgenra), -a (ingenra) aŭ -e (en tiu okazo oni ne povas certi pri la genro). Sed la finaĵoj de la substantivoj estas pli komplikaj ol en aliaj modernaj latinidaj lingvoj. Iuj estas malregulaj; aliaj estas regulaj, sed pro la ortografio, ne povas skribiĝi simple. Oni ne ĉiam certas, ĉu prononci c kiel [k] aŭ [ĉ]. Formi pluralajn formojn estas pli malfacile ol en la franca, hispana kaj portugala, kie la plurala finaĵo estas subiga s. Ekzistas ankaŭ malregulaj formoj, kiel uovo “ovo”, kiu estas virgenra — kaj uova “ovoj”, kiu estas ingenra¹! Sed tio estas tre escepta. (Ĉi tiu unika vorto memorigas pri la araba, kie virgenraj substantivoj laŭregule iĝas ingenraj plurale.)
Verboj havas tri regulajn konjugaciojn, kaj multaj malregulaĵoj ekzistas. Kiel siaj proksimaj parencoj, la itala posedas modon subjunktivan, uzendan, kiam la verbo esprimas ion (eble) kontraŭfaktan. La formoj de artikoloj estas pli komplikaj ol en la aliaj latinidaj lingvoj. “La” povas aperi, laŭ la genro, pluraleco kaj komenca litero de la sekva vorto, kiel la, il, lo, l’, i, gli, gl’, aŭ le, kaj la nedifina artikolo un estas simile ŝanĝiĝema. Plie, ili kombiniĝas kun iuj prepozicioj.
Adjektivoj devas kongrui laŭ genro kaj nombro kun siaj substantivoj. Adjektivojn posesivajn devas antaŭi la artikolo — krom nur kiam temas pri parencoj, en la singularo! Oni kutime ne uzas pronomojn, kvankam ili ja ekzistas, ĉar verbfinaĵoj montras la personon.
Kiel en aliaj lingvoj, ankaŭ en la itala troviĝas malklarigeblaĵoj. Ekzemple, ferie “ferioj”, sed giorni feriali estas ne tagoj feriaj sed labortagoj!
Italoj supermezure kontribuis al la kulturo. La itala estas la lingvo de la opero kaj de la muziko ĝenerale. Ĝi estas tre belsona lingvo, do ideala por artaj celoj. Kaj ĝi estas grandege rekompenca lingvo kiun oni bedaŭrinde tro malofte studas nuntempe.
Bradley KENDAL
1. Ndr. Tiu ĉi a ne estas ingenra sed latina neŭtra pluralo fosilie restanta.