Stefan Maul
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
“Karolo la Granda”, premio de la urbo Aachen (Akeno), estas unu el la plej renomaj de Eŭropo, per kiu la urbo apud la landlimoj de Nederlando kaj Belgio distingas kutime personojn pro meritoj pri unuiĝo de Eŭropo. Sed ĉi-jare oni atribuas ĝin ne al homo sed al — mono! Per la nomo de la unua imperiestro de okcidenta Eŭropo oni honorigas la unuan komunan valuton de la kontinento, la eŭron, ĉar ĝi “kontribuas al komuna eŭropa identeco, stabiligas la komunumon kaj per tio havas pacigan efikon”. Tiel ni legas en la oficiala pravigo.
Sendube la nova valuto alportas multajn praktikajn avantaĝojn, sed atribui al ĝi tiel noblan econ kiel “pacigan efikon” estas ne nur troigo sed ridinde. Ĉu pro naciaj egoismoj la kontinento kapablas unuiĝi nur per fikcia valoro de mono, do sur plej triviala nivelo, perdinte ĉiujn viziojn de iam granda ideo, kiun havis jam Karolo la Granda? Ĉu oni reduktis komunajn valorojn de riĉaj kulturoj je malvarmaj metalmoneroj kaj paperaj monbiletoj? Kia kulmino de grandioza politika plano, kiun havis la fondintoj de nuna Eŭropa Unio (EU). Ironie, la mon-nomo “eŭro” kvazaŭ karakterizas tiun kripligon de Eŭropo.
Nun tamen la registoj de la EU-ŝtatoj konsciiĝis, ke finfine oni devas realigi longe prokrastitajn reformojn kaj pluevoluigon de la komunumo. Sed, ho ve! Denove kaj registoj kaj EU-komisiono montriĝis nekapablaj mem ataki la problemon. Ili konfidis la taskon al aliaj, kiuj diskutu la aferon. Kamufle oni elektis por tiu konferenco nomon el religia sfero: “konvento”.
Ankaŭ la taskaro de la konvento estas difinita relative nebule. La registoj ne starigis liston da postuloj por EU-reformo sed formulis preskaŭ nur demandojn kaj sugestojn, kvazaŭ oni ne jam de multaj jaroj scius tute klare, kiuj ŝanĝoj kaj reformoj necesas. Precipa sugesto estas iom vualeca “proksimeco al civitanoj”, kio implicas ke la civitanoj perceptas instancojn, strukturojn, preskribojn, leĝojn, decidojn kaj agojn de EU kiel fremdajn — sendube prava ekkono, ĉar EU laŭ multaj aspektoj estas tute ne demokratia. Sed kiel ĝi povus esti aŭ fariĝi demokrata, se preskaŭ komplete mankas publikeco, unu el la plej gravaj faktoroj de demokratio? Publikeco tamen eblas nur, se ĉiuj povas senĝene interkompreniĝi, dialogi, diskuti kaj disputi. Tio absolute ne eblas en EU, kiu ne havas komunan lingvon.
Pri la lingva problemo tamen oni vane serĉas indikon en la listo de demandoj kaj sugestoj kompilita por la konvento. Sed el multaj aliaj fontoj ni scias, ke ĝenerala kaj forta tendenco en EU-instancoj kaj ties kapoj estas oficialigo de la angla kiel komuna EU-lingvo.
Provizora kulmino de tiukampa kampanjo estas la postulo de greka membro de l’ EU-komisiono, sinjorino Anna Diamantopoulou (respondeca pri socialaj aferoj de EU), ke Grekio tuj enkonduku la anglan kiel duan oficialan lingvon. Ĝuste tiu lando, el kies lingvo venis la nomo de la kontinento, cedu al la ĉiukampa usonigado? Kompreneble tio provokis fortajn protestojn de ŝiaj sampopolanoj. Konata ĵurnalisto Rikardos Someritis demandis, kiu pagu la koston de dulingveco? Prefere ne Grekio akceptu duan oficialan lingvon, sed EU enkonduku komunan laborlingvon. Kiun? Nu, la anglan, kompreneble, skribis la aŭtoro.
La greka estas unu el la plej malgrandaj lingvoj de Eŭropo; sed ankaŭ en Germanio, kiu fieras pri la plej granda nombro de parolantoj tiukontinente, gvidaj politikistoj pledas por la angla. Tiel federacia ministro pri kulturo Julian Nida-Rümelin [rimelin] deklaris okaze de l’ Eŭropa Jaro de la Lingvoj, ke la germana kaj la franca kiel sciencaj lingvoj estas “mortintaj” kaj li postulis, ke germanoj lernu la anglan. Kaj sekve de mizeraj rezultoj de lernado de la angla multaj fakuloj kaj politikistoj postulas, ke jam en infanĝardeno oni devos instrui la anglan.
Ĉu vere ĉiuj politikistoj estas tiom stultaj por ne kompreni, ke estas neeble devigi civitanojn pene lerni la anglan? Jen kaj jen leviĝas voĉo skeptika; tiel la bavara ministrino pri kulturo diris vid-al-vide de la postuloj plifortigi la lernadon de l’ angla precipe en elementaj lernejoj: Ni povas esti kontentaj, se niaj gejunuloj forlasante lernejon scias relative bone la gepatran lingvon ...
Tamen ankaŭ ŝi iris nur duonan paŝon, ne menciante la solan veran solvon de l’ eŭropa lingvoproblemo, kiun ĉiu el ni bone konas: enkonduki Esperanton. Ĝi povas ĉion, kion povas la angla, eĉ pli bone, kaj krome lerni ĝin kostas malpli. Ĝi estas same praktika kiel la eŭro, kiun germana politikisto iam primokis kiel “Esperanto-monon”. Ĝi pli multe ol la mono meritus la premion Karolo la Granda.
Stefan Maul