Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

POLLANDO

Vivi por golfludi?

Golfludo estas pli-malpli universala sporto, kiun influas nek vetero, nek latitudo, oni povas ludi dum pluvego kaj sur glacio. Golfludo amase disvastiĝas — ĝin ludas jam dek milionoj da homoj. En Azio oni atendas liberan lokon en golfkluboj dum kelkaj jaroj. En Usono ĉiutage aperas unu nova golfa kampo. La populareco sekvigas ankaŭ tion, ke dum kelkaj golfaj turniroj gajnosumoj estas pli altaj, ol dum la tenisaj. Sed, malgraŭ la populareco, ĉi tiu sporta fako ne apartenas al la malmultekostaj, kvankam dikeco de monujo ne estas nepra permesilo al golfa mondo. Eble pro tio en Pollando nur 5000 personoj de tempo al tempo prenas bastonojn en manojn. Ĉirkaŭ duono el ili povas diri, ke ili vere golfludas, kaj apenaŭ mil el tiu nombro estas gepoloj. Do, medalo tradicie havas du flankojn.

Kaj golfludo en Pollando havas sian nemallongan historion. La unua lernolibro pri golfludo estis eldonita en 1932. Antaŭ la 2a mondmilito agadis golfkluboj en kelkaj polaj urboj (Gdańsk kaj aliaj). Sed en tiuj kluboj sportis precipe germanoj — industriistoj, bienposedantoj ktp. Poste pliaj ludkampoj estis konstruataj, sed la gastoj de tiuj kampoj estas plej ofte alilandanoj, laboristoj de konsulejoj kaj de eksterlandaj firmaoj, agantaj en Pollando.

Golfludo estas familia sporto — patro povas ludi kun filino, profesia ludanto kun amatoro. Golfo estas ankaŭ utila el sana vidpunkto: estis aranĝita eksperimento, dum kiu 20 malsanaj viroj ludis golfon, kaj dum ilia ludo frekvenco de la sistoloj ĉe ili estis sama kiel ĉe aliaj tute sanaj personoj, kaj ankaŭ la sangopremo ne altiĝis. Vi do mem decidu, ĉu vivi por ĝojplene golfludi, aŭ ĉu golfludi por plenĝoje vivi.

Stanisław ŚMIGIELSKI/GLA