Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

HUNGARIO

Ĉu komerco helpas?

Nuntempe sportaj kluboj ofte portas nomojn de firmaoj. Foje eĉ okazas, ke du firmaoj subtenas unu klubon — tiel rezultas longa klubonomo, kio estas maloportuna. Dunaferr estas ŝtata fer-kombinato. La firmao apogas la lokan sportan klubon, rekompence la klubo nomiĝas Dunaferr. Tio estas bona reklamo, ĉar la klubo prosperas en diversaj sportobranĉoj. Krome, la eksterlandaj partneroj ne petas de la kombinato bankan garantion — ja ties sportoklubo estas fama pro la venkoj.

Fotex estas usona-hungara societo, okupiĝanta pri fotado kaj elektronika komercado. Ĝi posedas manpilkan klubon. Ĉi tiu teamo estas delonga ĉampiono en Hungario, sed ĉu ĝi estas hungara? Por pli bonaj rezultoj oni aĉetis trejniston kaj sportistojn el Jugoslavio (ankaŭ eĉ el Kubo), kiuj ludas apud hungaroj. Tamen multaj hungaroj loĝas eksterlande. Se venus jugoslava manpilka teamo, ties ludantoj konsistus precipe el hungaroj. Ja en Jugoslavio ekzistas hungara nacia minoritato, do, hungaroj sportas ankaŭ tie.

La sporto pli kaj pli perdas sian originan celon kaj ligiĝas al ekonomio.

Karlo JUHÁSZ