Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

SANA VIVMANIERO

Via sano en viaj manoj

Vere stranga problemo: ĉiam pli da eltrovoj por bono de la homoj. Sed la homoj plu malsaniĝas kaj nesanas. Ĉu ne sufiĉas malkovroj kaj inventoj forigi la sanproblemojn?

De naturo al kemio

Ekde la pratempo la scivola homo penis forigadi siajn malsanojn per naturaj rimedoj. Poste la scienco evoluigis tiujn rimedojn. Oni komencis eltiri el la naturaj kurac-rimedoj ties koncentriĝon, la kemiajn ingrediencojn. Pli poste tiujn ingrediencojn oni pli kaj pli facile kaj malmultekoste produktis per sintezo de aliaj kemiaĵoj. Des pli ke la kemiaj medikamentoj rezultigis ofte pli rapidan resaniĝon ol la naturaj. Kaj ĉi tial la kemia vojo ĉiam pli avancas kaj oni jam preskaŭ forgesas la alian alternativon, la nurnaturan kuracarton.

Tamen, laŭ la rusa proverbo “kuracisto ion kuraci saĝas, alion male – damaĝas”. Ne estas sekreto, ke la kemiaj tablojdoj rapide resanigante unu organon, malrapide detruadas aliajn kaj povas rezultigi alian malsanon, ofte pli danĝeran ol la kuracita.

Ŝanĝoj en la mondo

Rusio tro rapide ŝanĝis sian socisistemon en kapitalisman. La medicinaĵoj, antaŭe senpage ricevataj, iĝis tro multekostaj, nealireblaj por multaj. Vole-nevole oni rememoris pri la natur-rimeda kuracado. Iru arbaren, kampen – kaj jen antaŭ vi estas centoj da senkostaj medikamentoj ...

Fakte ĉiam ekzistis personoj, scivolaj pri alternativaj nurnaturaj metodoj kuraci malsanojn, preventi ties aperon kaj fine akiri fortan sanon. Antaŭe tiuj personoj estis mokete akceptataj, ili estis objekto de anekdotoj, ŝercoj kaj ridindigoj. Tamen enviinde sanaj. Kaj en la nuna ekonomia krizo ili iĝis pli atentataj.

Danke al similaj san-entuziasmuloj diverslandaj la tuta mondo akumulis kolosan neelĉerpeblan sperton pri sano. Tamen la mondo kiel tuto kaj ties medicino ne uzas ĉi tiun sperton, pluiras la kemian vojon. Eĉ pli – ekzistas fortoj kiuj estas interesitaj, ke la homaro ne turniĝu al la alternativa sanvojo: la potenca medikamenta industrio, la ĝisnuna kuracista koterio kaj la internaciaj komercaj firmaoj.

Ivanov kaj lia “testamento”

En Rusio, neniam riĉula, konserviĝis tra prapatroj kaj avinoj pli da natur-rimedaj resaniĝ-vojoj, ol en aliaj landoj. Kaj aperis novaj. Ekzemple, ankoraŭ infanece mi aŭdis pri iu strangulo Porfirij Ivanov loĝanta en Doneckio. Li kaj somere kaj vintre (eĉ dum frostegoj) paŝis ĉie nudpieda kaj vestita nur en kalsoneto ĝisgenua. Li ĉiumatene eliris en sian korton kaj verŝis ajnvetere sur la nudan korpon unu-du sitelojn da malvarmega akvo. Tiam mi ne supozis, ke venos tempo, kiam ankaŭ mi, loĝante en la montaro Altaj, eliros nud(pied)a sur la frostan neĝon kaj sitelos sur min glaci-akvon, kiam pro la tuja vaporego eĉ la apuda domo apenaŭ videblas. Kaj la plezuro, post la momenta spirhalto, apenaŭ priskribeblas!

En pluraj urboj de Rusio ekzistas kluboj de disĉiploj de Ivanov. Pendas tie liaj vivreguloj, kvazaŭ testamento adresita al lia infano:

I N F A N E T O,

Vi plenas de la deziro helpi al la tuta popolo. Por realigi tion penu esti sana:

1. Dufoje tage banu vin en malvarma natura akvo, por senti vin bone. Kie nur eblas: en lago, rivero, bankuvo, subduŝe aŭ surtere verŝante sur vin akvon. Ĉiun varman banon kronu per la malvarma akvo.

2. Antaŭ la akvumiĝo, aŭ post ĝi (dezirinde samtempe), eliru al la naturo nudpieda, kontaktu la teron, vintre la neĝon, kaj staru tiel minimume 1-2 minutojn. Enspiru buŝe kelkfoje aeron, samtempe dezirante mense la plensanon al vi kaj al ĉiuj homoj.

3. Ne trinku alkoholaĵon, nek fumu.

4. Minimume unu fojon semajne restu sen manĝo kaj trinko de la vendreda 18-20a horo ĝis la dimanĉa 12a horo. Tio estas la meritita ripozo kaj organisma trankvilo. Se tio ne facilas, fastu por la komenco almenaŭ 24 horojn.

5. Dimanĉe je la 12a horo eliru el la hejmo kaj starante nudpieda en la naturo, kelkfoje spiru kaj pensu kiel en 2. Tio estos la festo de via korpo, post kio vi povas manĝi ĉion, kio plaĉas al vi.

6. Amu la naturon ĉirkaŭanta vin. Ne kraĉu ĉirkaŭe kaj nenion elkraĉu el vi, tio estas via sano.

7. Ĉie salutu ĉiujn, des pli la aĝajn homojn. Se vi volas havi sanon, salutu sandezire ĉiujn.

8. Helpu al la homoj per kio vi povas, pleje al la malriĉaj, malsanaj, ofenditaj kaj al ĉiu kiu bezonas la helpon. Faru tion kun ĝojo. Reeĥu la petojn plenanime kaj kore. La prihelpitoj iĝos viaj amikoj kaj la monda paco plifortiĝos.

9. Venku la proprajn avidon, profitemon, pigron, memkontentecon, timon, hipokritecon kaj fieron. Kredu al la homoj kaj amu ilin. Ne parolu pri ili maljuste kaj ne deprimu vian koron pro malbonaj opinioj.

10. Liberigu vian kapon de la pensoj pri malsano, malbonfartoj kaj morto. Tio estas via venko.

11. Penson ne apartigu de la faro. Tralegi estas bone. Sed kio ĉefas – plenumu tion.

12. Rakontu kaj transdonu la sperton pri ĉi tiu afero. Sed ne fanfaronu kaj ne metu vin super aliajn pri tio. Estu modesta.

Novaj disĉiploj

Ĉi tiu, iom naiva konsilaro tamen trovis siajn adeptojn, precipe inter simplaj homoj, kiuj ne serĉas veron tra multaj libroj. Ĉiu-vintre en pluraj urboj de Rusio la Ivanov-anoj organizas konkursojn-spektaklojn pri banado en la truoj faritaj en la glacikovraĵo de riveroj kaj lagoj.

Funkcias ankaŭ aliaj plej diversspecaj sano-kluboj kaj kursoj pri jogo, alternativa spirado, sporta marŝado (aŭ kuretado), vegetarismo, ktp.

Personaj spertoj

Fine de la sesdekaj jaroj mi, estante tro okupita (pro familio, scienco, kromlaboro pormona, instruado, ktp), ege domaĝis perdi tempon eĉ pro neoftaj gripoj, ks. Do, mi decidis neniam plu malsani. Tiutempe la komunisma reĝimo ne ŝatis la alternativajn resaniĝmetodojn. Sekve ne eldoniĝis la pria literaturo.

Unue mi ĉesis fumi kaj iĝis alkohol-abstinenculo. Poste mi ekestis vegetarano. Hazarde eksciinte pri hatka-jogo¹ mi ekuzis ĝin. Pli poste mi anstataŭigis teon kaj kafon per drogherbaj teoj. Studis la kuracajn florojn, kolektante ilin kampare por la tutjara teo. Sekvis mir-ekscio pri la utilo de malsato. Tuj mi komencis ĉiusemajnan diurnan nemanĝadon, fojfoje kelkdiurnan. Dufoje mi sukcesis ne manĝi plenan semajnon.

Sekvis fridakva sinhardado kaj dumvintra sen-vintrovesta eksterhejmado. Mi memoras eĉ havi plezuron pro la korpostreĉo frostiĝa, des pli ke la plezuron mi sugestiis al mi. Kiam mi manĝis mi nenion trinkis kaj inverse. Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Ĉion legitan utila al la sano mi tuj provas-uzas kaj enkondukas vivregulo.

Do, post jaro kaj duono mi eksentis mian kolosan eltenemon ĉe ajna fizika laboro aŭ streĉoj. Post fojfoja elĉerpa fizika laboro (ĉe elŝarĝado de vagonoj) tute ne aperis kutimaj doloretoj en muskoloj. Tiutempe mi okupiĝis pri sciencaj studoj kaj kromlaboris en vesperoj aŭ semajnfinoj. Maldika, kaj sen dikaj bicepsoj, mi ne cedis al la profesiaj elŝarĝistoj. Kaj iĝis kutima sceno ĉe la konatiĝa manĝo ĉe diversaj laborbrigadoj: mi kontraste al iliaj viand-kolbasaj kaj similaj pladoj elmetis nur ekzemple tri pomojn kaj du-tri pantranĉaĵojn. Sekvis miro, propono (kaj mia rifuzo) de iliaj pladoj, ŝercoj, kaj asertoj ke mi dumlabore kolapsos pro la konsumiĝo. Sed tio ne sekvis. Eĉ male – sur iliaj vizaĝoj striis ŝvito-gutoj, dum mi tute ne ŝvitis. Mi povis rapid-paŝadi plurajn dekojn da kilometroj sen laciĝo.

Mia ĉirkaŭo kaj mi konstatis mian perfektan sanon. Eĉ la antaŭa “amiko”-gripo ne plu vizitas min, kvankam la familianoj regule partoprenas la epidemiojn. Estas mirinde, kontraste al la plejmulto, esti sanega, frost-imuna kaj ĉevale eltenema.

Maljuniĝante

Ekde tiam pasis trideko da jaroj. Pro la sorto-destino mi devis plurfoje translokiĝi kaj tial ne plu sekvis plurajn principojn de sana vivmaniero. Tamen la ĉefajn – vegetaranecon, fastadon, senalkoholecon kaj drogteon – mi tenas. Kaj mi plu povas forgesi pri la ekzisto de kuracistoj. Nur ĉe la dentisto mi fojfoje pacientas. Sed el mia iama juneca-mezaĝa medio, opiniinta min strangulo, multaj akiris infarkton, apopleksion, kaj aliajn malsanojn. Kelkaj eĉ mortis, precipe la drinkemaj. Inverse, pluraj miaj geamikoj resaniĝis nur ĉar ili sekvis miajn konsilojn pri sana vivmaniero. Des pli nun, kiam aperas centoj da libroj kaj periodaĵoj pri la saniga natura vivmaniero.

Gazeto kaj movado

El la periodaĵoj pri sana vivmaniero en Rusio elstaras la gazeto Sana Vivmaniero (“SVM”). Ene de kelkaj jaroj ĝi kvinobligis sian abonantaron. Sur ĝiaj paĝoj centoj da homoj priskribas, kiel ili resaniĝis preterkuraciste, kiajn popolreceptojn uzas, kiel pluflegi la reaperintan sanon. Publikiĝas centoj da naturrimedaj receptoj. Sed plej gravas, la artikolantoj ĉiam donas siajn adresojn kaj senpage respondas aliajn demandojn pri la artikol-enhavo. Rezultas grandega rondo de simplaj homoj reciproke helpantaj unu la alian kaj la kvanto de abonantoj de ĉi-gazeto nun proksimiĝas jam al du milionoj! Iuj artikolantoj ricevas eĉ milojn da leteroj, tiam aperas alia pliklariga artikolo en “SVM”.

Fojfoje oni informas pri hazard-trovitaj sanigvojoj. Jen estas ekzempla el ili: “Mi rekuiris sukeriĝintan konfitaĵon ... Ĉe tio parto de la varmega konfitaĵo trafis la senvestan brakon. Mi tuj metis la brakon sub malvarman akvon por forlavi la konfitaĵon. La edzo dume preparis popol-receptan ŝmiraĵon el propoliso kaj oleo kaj surŝmiris la brogitaĵon. La doloro iom mildiĝis. Mi eliris apuddomen kaj surbenkiĝis. Apude kreskis juna ĉerizarbo. Mian brogaĵon atakis muŝoj kaj por protekti la lokon mi deŝiris la gluecajn folietojn kaj metis ilin sur la vundon. Agrablis la folio-tuŝoj kaj la folietoj tre rapide sekiĝis. Mi anstataŭigis la sekiĝintajn per novaj.”

“Post horo kaj duono mi revenis hejmen. Ekvidinte mian vundo-lokon mi eĉ ne kredis al miaj okuloj. Ĉe la vundolimoj ekformiĝis eta blanka cikatro-orlo. Mi provizis min je novaj porcioj de ĉeriz-folietoj kaj daŭrigis la kuracadon. La folietoj – brilaj kirurgoj” – tiom bone efikis, ke post tri tagoj eĉ brogospuro ne restis, krom blankaj limo-strietoj ... Mia adreso estas ...

Estas en la ĵurnalo konstanta rubriko Kancero. Oni priskribas diversajn naturmetodojn por venki aŭ mildigi tiun “peston” de la 20a jarcento. La plej populara estas la metodo de Ŝevĉenko pro sia simplo kaj efiko. La metodo savis la vivon de miloj da kanceruloj, ofte eĉ el senespera stato. Jenas tipa letero al SVM: “Skribas al vi Nina Alekseeva el Ekaterinburg. Mi havas ĝojigan informon. Ricevinte la diagnozon – stomak-kancero kun metastazoj en la hepato – mi tri jarojn kaj ok monatojn trinkis la miksaĵon de nefiltrita oleo kun alkoholo laŭ la metodiko de Nikolaj Ŝevĉenko. Severege mi sekvis ankaŭ la koncernan dieton. En julio ĉi-jara mi denove estis kontrolita en tute nova moderna onkologia centro. Resumo: la kancer-donitaĵoj forestas. Oni certe demandis kiel mi kuracis min. Mi ĉion klarigis, sed la kuracistoj ne kredis je tio, ...” Tiu metodo ĝis nun ne estas agnoskita de la oficiala medicino!

Nuntempe la elirpunkto de la ĵurnalo estas: por forigi ĉiujn sandifektojn oni komence laŭ aro da metodikoj purigu sian organismon de t.n. skorioj. Poste per aro da respektivaj okupiĝoj, dieto, ktp oni faru sian imunan sistemon tre forta. Temas pri vera scienco kaj la homoj, kiuj strebas al sia sano aplikante la mondo-sciojn, similas al sciencistoj, eksperimentantaj (plej ofte sukcese) pri sia organismo. Kaj memgvidataj resaniĝoj, eksento de sano, forto kaj eltenemo ĝoj-plenigas la koron, same kiel tiun de sciencisto faranta sciencan malkovron ... Multaj komprenis mia sano en miaj manoj!

Esperanto

En Esperantujo iom simila periodaĵo estis la revueto Esperantista Vegetarano. Mi memoras kun kia intereso mi legadis en la 70-80aj jaroj abundon da interesaĵoj en tiu modesta dumonata periodaĵo. Bedaŭrinde post la morto de ties abnegacia redaktoro la revuo aperas nur unu fojon jare. Jes, ĝi estas pli bela, sed kia utilo de tiu maloftaĵo. Do estus bone havi en MONATO rubrikon pri la alternativa sanvojo.

Ekzistas ankaŭ Internacia Naturkuracista Asocio (INA) kun laborlingvo Esperanto. Ĝi unuigas la koncernajn fakulojn kaj ĉiujn interesiĝantojn. Oni povas aliĝi al INA, petante rete ĉe mi, ties nova sekretario: anatolog@mail.ru kaj/aŭ konatiĝi ĉe www.esp-ina.com.

Anatolo GONĈAROV

1. Sistemo de spir- kaj korpo-ekzercoj, devenanta el pra-Hindio