Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Kongo

Kiom valoras afrika mortinto?

La plej granda krizo sur la planedo: jen kredeble la situacio en Demokrata Respubliko Kongo. Pli ol 40 milionoj da personoj mizere vivaĉas: post 32 jaroj de la diktaturo de Mobutu (karakterizita de detruo de la konga socio), post tri jaroj de Kabila (patro) kaj unu jaro de Kabila (filo) regas katastrofo.

Jen (kiel en multaj aliaj subevoluintaj landoj) homa tragedio, kontraŭ kiu la mondo neniam mobiliziĝos — malkiel post la tragedio en Usono la 11an de septembro 2001. Jes, ni priploras la viktimojn kaj kondamnas la atencon en Novjorko, kiu mortigis milojn da homoj. Tamen ni ne malatentu la fakton, ke multe pli da homoj, ĉiutage miloj kaj miloj, mortas en Afriko pro malriĉeco, malsano, malsato kaj maljusteco. Dume la mondo silentas.

En Demokrata Respubliko Kongo, ekzemple, pereis pro la trijara milito tri milionoj da homoj. Tamen ŝajnas, ke mortintoj en Usono, en Eŭropo pli valoras ol mortintoj en Afriko. Kongolandanoj mortas kiel muŝoj sub la okuloj de t.n. demokratiaj grandaj potencoj, kiuj rifuzas interveni. Aŭ male, se malplaĉas ŝtatestro al tiuj potencoj, ekaperas ribeluloj armitaj de la grandaj potencoj.

Fiaskis

Do post la murdo de la ŝtatprezidanto Kabila (patro) en januaro 2001 anstataŭis lin Kabila (filo): kaj patro kaj filo estas subtenataj de la grandaj potencoj. Sub la filo la situacio malboniĝis (kvankam noteblas kelkaj pozitivaĵoj): ŝtatoficistoj ne ricevas salajrojn, aŭ sensignifajn; miloj da infanoj estas senlernejigitaj; regas malsano, malsatego, milito. Unua paŝo rilate interkonga dialogo, okazinta en Addis-Abebo, fiaskis. Dua paŝo en Sud-Afriko restas necerta.

Leviĝas demando: kia estas la estonto de Kongo? La lando estas pro siaj mineraloj, siaj riveregoj, siaj arbaroj riĉa: jen, kune kun unuflanke grandpotenca neglekto, aliflanke grandpotenca interveno, la kaŭzo de la nuna milito. Kongo povus nutri siajn gefilojn — se nur la evoluinta, t.n. demokratia mondo tion permesus.

Jean Bosco MALANDA LUTETE/pg