Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

“Fikciaj” epizodoj el eble nefikcia vivo

Jen verko, kiun mi multe ĝuis legi. La aŭtoro estas tre bona verkisto, kun bona stilo. Kion alian diri por ĝin rekomendi? Nu — Dis! estas diversmaniere la temo de dek tri ĉapitroj. Laŭ la antaŭparolo de la aŭtoro, “ĉi tio estas fikcia verko”. Tiu “fikcia verko” prezentas epizodojn el la persona vivo de la aŭtoro. Kiom fikciigitaj estas tiuj epizodoj, tion ni ne scias. Eble la tuto. Eble nur detaloj. Eble, kiel konjektis unu recenzisto, la unua ĉapitro estas tute fikcia, sed la ĉapitroj fariĝas iom post iom malfikciaj. Escepte, kompreneble, de la lasta, kiu paralelas la unuan. Eble, eble ... Kiu persone konas la verkiston, eble tiu povas mem decidi pri la kvanto de fikcieco. Kaj eble pri tio, ĉu la verkisto mem estas nur fikciaĵo? Por la ceteraj legantoj, tio vere ne gravas. Neniam ekzistas absoluta dividlinio inter la fikcio kaj la realo, nek inter la aŭtoro kaj ties verko. En sukcesa literaturaĵo, tio tiom pli validas.

La dek tri ĉapitroj ĉiuj estas interesaj, bonhumore verkitaj. Ili varias inter —

komikeco — ekzemple, la 1a ĉapitro, “Aprila inundo”, kiu priskribas la naskiĝon de la aŭtoro, kiel spertitan de li, kiel feto, do dis-iĝo for de la korpo de la patrino;

iom da satiro — ekzemple, la 13a ĉapitro, “Dis!”, pri lia kremaciiĝo, kiel spertita de li post sia morto, do dis-iĝo for de la propra korpo;

duone seriozaj komentoj — ekzemple, la 12a ĉapitro, “Librojn legu la verkisto”, pri lia tediĝo pri la esperanta movado, kaj lia decido “kabei”, do dis-iĝi for de la movado;

divorcodis-iĝo for de la edza stato;

dis-iĝo for de intimado kun iu konatino (pli ol unu ĉapitro), k.c.

Interese estas, ke ni neniam legas pri la nepersona vivo de la aŭtoro, ĉu fikcia, ĉu reala, t.e. pri lia profesia/metia agado. Nek pri lia familio — kvankam fojfoje enŝteliĝas kelkaj aludetoj. Ni legas nur tiujn aspektojn de la vivo, kiujn li volas prezenti al ni, kaj preskaŭ ĉion alian li kaŝas de ni. Liajn vidpunktojn pri trajnoj kaj busoj ni legas sed ne pri aŭtoj; ke li estas verkisto, sed nenion pri liaj verkoj aŭ verkotemoj; ke li loĝas en Skandinavio — sed ege malmulton alian pri lia medio.

Listo de ĉapitroj mankas, kvankam ĉiu el ili havas propran titolon. Tio efektive estas bagatelo; ĝi indikas nur, ke la (fikcia?) aŭtoro preferas sekvi la (fikcian?) propran vojon, kaj la eldonisto supozeble akceptis tiun lian (fikcian) preferon. Nu, la neekzisto de tabelo de enhavo ne estas fikcia — sed tia tabelo ne estas absolute necesa; eĉ, iam mi konis lingviston tiom introvertan, ke li forgesis presigi la titolon de sia libro sur la kovrilo de la libro, eldonigante ĝin!

Finleginte la libron, ni sentas, ke ni almenaŭ komencis koni la animon de la ĉefrolanto. Kaj plezurige al ni, ni trovas, ke lia animo tre similas la nian — kompreneble, tion jam antaŭdiris al ni la aŭtoro en sia antaŭparolo: “Sed veran fikcion ne kreas sole aŭtoro por transdoni ĝin pretan kaj kompletan al la leganto. En vera fikcio ankaŭ la leganto devas kontribui, aldoni el siaj spertoj, pensoj, asociadoj, kunkreante la rakonton”. Do sendube ĉiu leganto legos iom malsimilan rakonton, legante la saman tekston, kaj propramaniere en sia fantazio karakterizos la verkinton.

Mi mem legas en la rakonto pri viro, kiu de pli ol kvindek jaroj estas esperantisto, sed preferas ne rakonti pri esperantaĵoj; introverto; homo kapabla rekoni la similecon kaj malsimilecon de ĉiu renkontato/-ito; homo amema, sed tre konfuzita pri tiu, kiun ami ... Do viro mirige spegulanta min mem. Por vi li tute verŝajne aspektos tre alie, sed iel spegulos vin.

Evidente, do, Sten Johansson apartenas al tiu grupeto de kaj legindaj kaj memorindaj verkistoj de nia epoko. Laŭdon pli grandan malfacilus doni.

Donald BROADRIBB

Sten Johansson: Dis!. Eld. FEL, Antverpeno, 2001. 135 paĝoj, kudre binditaj. Prezo ĉe FEL: 12,00 eŭroj + afranko.