Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LA KOREA

Mistifika, miksita deveno

La korea, kiu paroliĝas en Norda kaj Suda Koreio, estas iom ekzotika lingvo, malcerte klasita kiel ural-altaja lingvo, kiel la mongola, turka kaj finna — origine el la Altajmontoj en centra Azio. Ĉu ĝi estas ankaŭ parenca al la japana estas pli malfacila demando. Ja laŭ gramatiko kaj frazstrukturo ili estas mirinde similaj; sed en baza vortaro ili tre malsamas. Do la demando ne estas finsolvita. Ambaŭ estas aglutinaj lingvoj.

La oficiala dialekto en Sud-Koreio estas tiu de la ĉefurbo Seulo. Ekzistas koreaj dialektoj, sed, kvankam ili malsamas laŭ prononcado kaj kelkaj vortoj, la koreoj povas interkomunikiĝi, krom kun la parolantoj de la pli malsama lingvaĵo de la insulo Ĉeĝu-do.

La korea alprenis grandan kvanton da ĉinaj vortoj (la vortaro estas proksimume 60 % ĉina, 40 % indiĝena), kiujn la korea fonologia sistemo ne devigis ŝanĝiĝi tiom disde la tiutempaj ĉinaj formoj kiom la japana kaj vjetnama — ekzemple tiuj vortoj ofte tenas konsonantan finaĵon, kiun la aliaj lingvoj, kaj eĉ la mandarena (kvankam ne ĉiuj aliaj ĉinaj dialektoj) perdis. Tamen, samkiel la aliaj orient-aziaj lingvoj, limigoj de la sonsistemo produktis multajn homonimojn.

Rilate la sonsistemon, la plej elstara eco, kaj la plej malfacila por prononcado de eksterlandanoj, eble estas la glotaj konsonantoj, skribataj duoble en la korea skribo kaj transskriboj.

Alia eco kiu estas disvastiĝinta en la ural-altajaj lingvoj estas la uzado de vokala harmonio. Tio malaperis en la korea (krom dialekte); sed simila fenomeno ankoraŭ estas tre ofta rilate koreajn konsonantojn. Tiuj akordiĝas inter si kiam oni kunmetas vortojn, sed tiujn ŝanĝojn la skribo ne montras.

Interesa, implika gramatiko

La korea estas tre laŭregula lingvo, kaj eĉ la malmultaj neregulaĵoj sekvas modelojn. Ne ekzistas artikoloj; oni plej ofte ne indikas pluralon. Samkiel en la japana, la kutima vortordo estas subjekto-komplemento-verbo. La verbo estas havenda, kaj pli forigeblaj informeroj antaŭas ĝin. Kaj kiel en tiu najbarlingvo, la korea ne tre entuziasmas pri redeklarado de informeroj, kiuj devus esti al la aŭdanto jam evidentaj el la kunteksto.

Koreaj adjektivoj antaŭas substantivojn. En ankoraŭ alia paralelo kun la japana, estas du specoj de ili: tiuj, kiuj funkcias kiel verboj (kun propraj finaĵoj), kaj tiuj (el la ĉina), kiuj bezonas helpverbon ŝimnida “estas”.

Kiel la japana, la korea estas tre tavola lingvo, sed la korea uzado de honorigaj vortoj estas eĉ pli komplika. Ekzistas niveloj formala (uzenda al sociaj superuloj), ĝentila (uzata al egaluloj kaj proksimaj amikoj, la plej utilaj por eksterlandanoj) kaj intima (uzata al sociaj subuloj), montrataj de la verbfinaĵo; kiel en la japana, la plej simpla verboformo, la plej proksima egalvaloro al hind-eŭropa “infinitivo”, uzatas kiel intima prezenca verboformo. Esprimado de ĝentileco ankaŭ tre gravas.

Ankaŭ kiel en la japana lingvo, ekzistas samtempe indiĝenaj kaj elĉinaj numeraloj. Ili havas apartajn uzojn, ekzemple por nombri horojn oni utiligas la indiĝenajn, sed por nombri minutojn la elĉinajn numeralojn! La lingvo posedas kiel kutime por orient-azia lingvo mezurvortojn kiuj ligas numerojn al siaj substantivoj.

Denove kiel la japana, anstataŭ la egalvaloro por “kaj”, kunigante frazojn, la korea emas uzi gerundian verboformon, oni diras ekzemple anstataŭ “Mi iris al la butiko kaj aĉetis panon”, “(Mi) al butiko irante, panon aĉetis”. Pronomojn oni povas preterlasi (“vi”-n oni oftege anstataŭigas per titolo, ekzemple, sonsaeng “instruisto” (kp. japana sensei); sekvante nomon, tiu ĉi tradukiĝas “Sinjor(in)o ...”). Posedon montras sufikso. Anstataŭ prepozicioj (kiel “al”) ekzistas partikuloj (postpozicioj). La frazfina partikulo ka montras demandon (“ĉu”) — alia vorto kiu samas kiel en la japana (kaj iuj aliaj malparencaj lingvoj).

Iuj personoj kredas, ke ekzistas esenca ligo inter la formo de la vortoj, kiujn ili uzas, kaj iliaj signifoj. Por tiuj, eble estos interese lerni, ke la vortoj por “jes” kaj “ne” en la korea estas preskaŭ samformaj, sed inverssignifaj, al tiuj en la ĉeĥa: respektive ili estas en la korea ne kaj anjo, en la ĉeĥa ano kaj ne.

Ekzotika, eltrovema alfabeto

Por fremdulo, je la unua vido la korea skribo povas aspekti simila al la simboloj de la ĉina kaj japana; sed fakte temas pri tute alia sistemo — vera alfabeto, kaj unu el la plej trovemaj alfabetoj en la mondo. Fakte, ĝi probable estas la unusola nacia alfabeto, kiu ne devenas de la origina semida alfabeto, kaj la sola konstruita laŭ veraj sciencaj principoj (kvankam ne tiuj, kiujn ni adoptus hodiaŭ), grandskale uzata en la mondo. Mirinde, la formoj de la literoj celis prezenti bildon de la prononcmaniero de la sono.

La kreadon de tiu t.n. han’gul (“koreaj literoj”) ŝuldas grupo de savantoj sub reĝo Seĝong; ĝin oni publikigis en 1446 en la libro Hunmin ongum¹ (Normaj sonoj por la instruado de la popolo) pro “kompato al la malsuperaj personoj”. Antaŭ tiam, nur la superaj klasoj, kiuj ricevis edukadon en la malfacilaj ĉinaj signoj, sciis legi. Sed oni malofte skribis koree en han’gul ĝis la jaroj 1880aj; la jam skribpovaj kontraŭis ĝin, kaj ĝi ne ricevis tutan akcepton ĝis post la dua mondmilito. Do skribpovaj koreoj parolis unu lingvon (la korean), kaj skribis alian (la ĉinan), dum pli ol 1500 jaroj.

Kial oni malestimis tiun mirindan eltrovaĵon? En kaj Koreio kaj Japanio, la prestiĝo de la ĉina civilizacio estis tiel alta, ke la kleruloj malrespektis indiĝenajn sonajn skribojn, kvankam ili estis nepraj pro la malsama naturo de la korea kaj japana unuflanke disde la ĉina aliflanke. Do ĉinaj signoj (koree: hanĝa) daŭre regis, kaj ankoraŭ hodiaŭ ili estas prestiĝaj kaj uzatas por skribi certajn vortojn en Sud-Koreio (kvankam estas movado por forigi ilin — kiel jam faris Nord-Koreio). Lernejano devas parkeri 1800 el ili. Sed la korea alfabeto, han’gul, estas tiel simpla ke oni povas lerni ĝin en kelkaj horoj, dum lernado de la hanĝa daŭras 5-10 jarojn.

Dum la ĉinaj ideografiaĵoj bildigas ideon, la koreaj literoj bildigas ne nur sonon, sed eĉ (sub la limigoj de tiutempa fonetika scio) la fizikan produktadon de la sono, ideo multe pli avancinta ol iu ajn alia ne nur tiutempa sed ankaŭ nuntempa alfabeto. Ekzemple, la sono [m], kiu aspektas pli-malpli kiel kvadrato, estas lip-sono, do la litero montras lipojn. El la bazaj konsonantoj, oni konstruas modifaĵojn: aspiraciaj konsonantoj aldonas unu streketon al la bazaj, kaj glotaj konsonantoj duobligas ilin skribe. Por krei diftongojn, por [j]-diftongoj oni duobligas la pli malgrandan streketon, por [ŭ]-diftongoj oni kombinas kun la simbolo por la ĉefvokalo la simbolon por [ŭ] aŭ [o].

Estis disputado, ĉu tiuj regulaĵoj estis intencaj ĉu hazardaj, ĝis en 1940 oni remalkovris malnetan manuskripton de la Hunmin ongum mem, kiu konfirmis la motivadon por la alfabeto. Vokaloj ĉiam estas pli malfacile priskribeblaj laŭ produktmetodo. La koreoj prenis la konceptojn por la tri bazaj formoj (punkto, vertikala linio kaj horizontala linio) el ĉina kosmologia simbolismo, kaj derivis la aliajn vokalsignojn de ili. La sistemon de vokala harmoniigo kiu ekzistis tiutempe la kreintoj de la skribo rilatigis al la koncepto de opozicio de jino kaj jango, la unueco de kontraŭoj en la universo (kies simbolo troviĝas sur la sud-korea flago). Origine estis 28 literoj, nun restas 24. Malkiel la ĉina, la norma korea lingvo ne estas tonlingvo. Sed dum la meza periodo de la korea, ĝi ja havis signifajn tonojn. La skribo montris la tri tonojn per punktoj apud la litero. Nun tonoj ne estas gravaj (krom dialekte), do ne plu skribiĝas.

Kvankam han’gul estas vera alfabeto (do kun aparta simbolo por ĉiu sono — ne nur por silabo, kiel en la japana), tamen oni ja skribas la literojn en aroj laŭ silaboj, kvadrate. La literoj (partoj de tiuj silabo-blokoj) iomete ŝanĝas siajn formojn por ke la bloko estu kiel eble plej kvadrata (kiel oni faras ankaŭ por ĉinaj signoj). Tio iom malfaciligas presadon — kvankam fakte estis Koreio kiu unue en la mondo grandskale utiligis la sendependan eltrovon de presado per movebla litertiparo, en la 14a jarcento.

La ortografio uzata estas fonema, ne fonetika. Do, ĝi ne montras por koreoj antaŭdireblajn sonŝanĝojn kiuj okazas pro kunmetado de vortoj aŭ diversaj pozicioj de sama litero ene de vorto. Ekzemple, la sono skribita /t/ en certaj pozicioj prononciĝas [d]; tiaj apartaĵoj, sensignifaj al koreoj, tamen kaŭzas ian malfacilon al eksterlandanoj. Origine, la ortografio estis pli fonetika.

La alfabeto han’gul estis tiel granda atingo, ke ĝi povus ŝanĝi la skribmetodon de la tuta mondo al pli scienca sistemo, se la koreoj ne estus tiel modestaj pri ĝi. Sed fine ili nun havas grandan fieron pri han’gul kaj Koreio estas la unusola lando kiu havas tagon por festi sian alfabeton.

Bradley KENDAL

1. La libro estas havebla en esperanta traduko.