Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

ESEO

La maro en nia vortaro

En la pasinta somero, mia edzino kaj mi, kune kun 22 aliaj esperantistoj, ĝuis agrablegan krozadon laŭ la dalmatia marbordo en la bela Kroatio. Nia simpatia gvidanto kaj interpretisto estis juna kroato, Vladimir Dujnić. Ĉiumatene, post la matenmanĝo, amiko Vladimir ekstaris antaŭ la granda tablo sur la ferdeko, kie ni ĵus manĝis, kaj sciigis al ni kio estos nia tagprogramo kaj kien ni ekskursos. Dum iu el tiuj informsesioj, li uzis la esprimojn “dekstre” kaj “maldekstre”. Iu el la kunularo atentigis pri tio ke tiuj vortoj tute ne taŭgas por indiki direkton sur ŝipo kaj bedaŭris ke ne ekzistas en Esperanto ekvivalentoj por traduki la francajn maristajn terminojn bâbord kaj tribord, kaj la germanajn Backbord kaj Steuerbord.

Kompreneble, la plendinto eraris. Evidente li ne konis – aŭ forgesis – la vortojn babordo kaj tribordo, kaj fakte, Esperanto estas surprize riĉa je maristaj terminoj – stranga fenomeno, kiam oni memorigas sin ke la lingvo kreita de Zamenhof naskiĝis en parto de Eŭropo kiu situas tre for de iu maro kaj kie (oni rajtas supozi) malmultaj homoj havis okazon akiri personan sperton pri ŝipoj aŭ maristaj aferoj. Ĉar nek Bjalistoko nek Varsovio estas marhavenoj (!), ili ne havas rektan kontakton kun la maro. Tamen, la esperanta vortaro abunde kreskis ekde la publikigo de la Unua Libro, kaj tiu kresko konstante daŭras.

Foliumante Plena Ilustrita Vortaro, oni trovos grandan kvanton de ŝipa kaj marista terminoj. Jen nur kelkaj ekzemploj:

Movoj kaj direktoj de ŝipo: biro, joro, tangi, lofi, boardi.

Partoj de ŝipo: ferdeko, holdo, kilo, antaŭkastelo, paŝponto, busprito.

Tipoj de ŝipo: skuno, jolo, kutro, lugro, ktp, ktp.

Do nia “kabineta” lingvo, ne malpli ol la idiomoj de landoj kun marbordo kun longa marista tradicio kaj historio, sentigas al ni la odoron de salo, fuko kaj gudro kaj elvokas la fascinon de maroj, oceanoj kaj ŝipoj.

Garbhan MACAOIDH