Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Sekretaj organizantoj

Ĉu Stefan Maul (MONATO, 10/2001, p. 5) ekpensis tro simple kiam li akuzis la islamon pri barbaraj amasmurdoj en Usono? Respondeculoj ja ne estas nur teroristgrupeto sed la organizintoj kiuj financis la murdintojn kaj kiuj mem ne estis kondamnitaj al morto kiel kamikazoj — ĉu tiuj organizantoj estas nur islamaj? Tion mi ne asertos, sciante ke la “malamiko n-ro unu” de Usono, Bin Laden, estis partnero de CIA, la usona sekreta servo, kaj ke la usona ŝtatprezidanto, kiel ankaŭ lia patro, flirtas kun “Kranio kaj tibio”, sekreta societo fondita en 1832, aganta ombre por regado de kristanaj kaj blankaj potenculoj per milito, teroro kaj monpremo. Ĝi havas kiel emblemon kranion super krucitaj ostoj, samaspektan al tiu, kiun oni vidis sur la tankoj de nazioj. Ĉu tiu societo neniam organizis militojn, kolektivajn murdojn aŭ kaj sekretajn krimojn por konservi sian potencon, kaŭzante timon? Mi dubas.

Sub emocia sperto pri amasmurdoj usonanoj kaj alinaciuloj aprobas militon. Aviadistoj bombardas ruinojn lasitajn de Sovetio. La bombindustrio estas feliĉa. “Kranio kaj tibio” ne ploras. Oni tro laŭte papagumas pri justa batalo de Bono kontraŭ Malbono, vere religia milito. Al tio mi ne kredas.

Michel MARKO

Francio