Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ĉu islamo ordonas konverti per glavo?

Morteza Mirbaghian asertis: “Tio (la vorto islamo”) postulas, ke oni vivu laŭ la komandoj de Dio kaj ke laŭeble oni cedigu neislamanojn al la volo de Dio, alivorte konvertu ilin al islamo, se necese per glavo. Mi devas precizigi, ke tiun opinion kontraŭdiras la Korano mem (surao Al-Bakara (“La bovino”) 2, 257): “Ne estu perforto je la religio” (laŭ la Esperanto-traduko de profesoro I. Chiussi, en La Nobla Korano, Kopenhago: TK, 1970, p. 43). Tio ĉi, tute male, postulas religian toleremon kaj eĉ malpermesas devigan konvertiĝon. Tion klare konfirmas alia surao (Junus 10, 100): “Se via Sinjoro volus, certe ĉiuj kune sur la tero estus kredintaj. Ĉu ĝuste vi do volas devigi la homojn fariĝi kredantoj?” (citita traduko, p. 204).

Do devigi iun konvertiĝi signifas agi laŭ sia propra volo kaj tute ne vivi laŭ la komandoj de Dio; do esti malcedema al Allah, alivorte: esti malislamano. Kion faris homoj en la nomo de islamo (inter kiuj la profeto mem de islamo), aŭ pli ĝenerale en nomo de Dio (katolika inkvizicio, ktp), tio estas alia demando.

Christian LAVARENNE

Francio