Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Netrafa adreso

En via decembra numero troviĝas sub la rubriko Ŝerco kaj satiro “publika letero” al la ŝtatestroj “Buŝ kaj Bler”. Eble la letero estas ŝerco; se ĝi estas satiro, tiam ne pri la adresatoj, sed pri tiuj esperantistoj, kiuj erare vidas en ili reprezentantojn de lingva imperiismo. Ĉiuj landoj, ankaŭ anglalingvaj, havas la rajton pace disvastigi siajn lingvon, kulturon, morojn. Se el tio fariĝas hegemonio, tiam kulpas ne ili, sed anglemuloj en aliaj landoj. Min neniam iu usonano aŭ anglo devigis uzi la anglan lingvon, sed ja mialandaj politikistoj, instruistoj, dungantoj, ĵurnalistoj, eĉ kolegoj kaj amikoj.

Ja ekzistas landoj, kiuj tiom dependas de Usono, ke ili estas devigataj uzi ties lingvon. Sed en multaj landoj, inkluzive de mia, tia devigo ne necesas, ĉar la pliparto de la homoj libervole usoneciĝas per ĉiuj fortoj. Do, se esperantistoj ja volas vidi “malamikon”, ili ne vidu ĝin en la malĝusta loko.

Reinhard FÖSSMEIER

Germanio