Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

kiam en 1991 mi ĉeestis kongreson en brazila industri-metropolo San-Paŭlo, Gilbert Ledon prezentis min kiel ĉefredaktoron de MONATO; li diris i.a., ke en alia monata revuo, El Popola Ĉinio, laboras plentempe 40 redaktoroj, sed ke mi sola redaktas la magazinon dum liberaj horoj antaŭ kaj post profesia laboro. Tio kompreneble vekis (ad)miron, tamen ne estis tute ĝusta, ĉar dekomence ni havis rubrik-redaktorojn por poezio, infanoj kaj kuir-receptoj. Sed vero estas, ke krom tio mi sola redaktis ĉion dum 12 jaroj — ĝis mi ne plu eltenis kaj por pluraj jaroj devis rezigni pri la posteno de ĉefredaktoro. Intertempe ni havas tiom da redaktoroj kaj reviziantoj, ke foje mi perdas la superrigardon. Tion ebligis modernaj komunik-sistemoj, laste kaj precipe la mondvasta reto, per kiu pli ol fulmrapide oni povas sendi tekstojn de plej fora loko al Antverpeno. Sed en tiom granda skipo ankaŭ ŝanĝoj estas pli oftaj, foje tiom ke ankaŭ ĉi-rilate mi perdas superrigardon. Laste multjara redaktoro de leter-rubriko, Guido van Damme, transdonis tiun taskon al Aimo Rantanen, Haszpra Ottó decidis forlasi la rubrikojn “scienco” kaj “medio” por kiuj nun nova redaktoro estas serĉata, kaj ni havas novan revizianton, Heleno Fantom. Eble en nia rapidŝanĝema tempo pli kaj pli mallonge homoj eltenas postenojn. Unu tamen dekomence ĝis hodiaŭ servas al vi: nia redakcia sekretario Paul Peeraerts. Konsole, ĉu ne?

Sincere via Stefan Maul