Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Post longega dilemo decidis la hungara kabineto: Hungario longtempe luos 14 ĉasaviadilojn (sen armilaro kaj sen militaj spertoj) el Svedio. Do forfalis la renovigo de la ekssovetiaj jetoj MIG (la plej bonaj maŝinoj, sed kun aĉaj elektronikaĵoj) kaj diversaj usonaj produktaĵoj, ekzemple F16 Falko, F/A-18 Krabro, F18A Hornet (dum militoj elprovitaj, sed altekostaj). Ankaŭ la britaj kaj la francaj maŝinoj eksiĝis pro la alta kosto.
Komence oni volis aĉeti preskaŭ 30 jetojn, sed unuflanke pro la prezoj, aliflanke por kontentigi ankaŭ la pacemajn parlamentanojn, oni luas nur 14 svedajn aviadilojn Gripen. Brita firmao ekipos ilin per konvena armilaro. Tiel ili estos ne nur perfektaj por Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), sed ankaŭ NATO ricevos kvazaŭ kompenson pro la perdita negoco. Krome Svedio investos multe en Hungario — ankaŭ tio estas menciinda rabato. Svedio antaŭvidis vendadojn al eksterlando, kiuj ne realiĝis, kaj Hungario luis el la superflua stoko. Tamen kelkaj mencias, ke ankaŭ la ĉeĥoj celas Gripenojn. Per eventuala hungara-ĉeĥa (kaj eĉ ebla slovaka) kuntenado la prezo estus malplialtiĝinta.
La negoco estas konsiderinda ne nur politike, sed ankaŭ ekonomie. Ĝi finance realiĝis, ĉar nuntempe la hungara ekonomio havas bonajn rezultojn. Nek terorisma atako en septembro 2001, nek la argentina krizo malpliigis konsiderinde la prosperon. En majo la hungara Nacia Banko vastigis la kurzozonon de la forinto rilate al la eŭro al 15 % en ambaŭ direktojn. Do unu eŭro valoras inter 235 kaj 318 forintojn. Sekve ĉesis la artefarita malalta kurzo kaj forinto valoras pli je 11-12 %. La eksporto fariĝis malpli profitdona, la importo malmultekostiĝis. Tiu lasta portis la jaran inflacion de 10 % al ĉirkaŭ 6-7 %. Ja kostoj de la importitaj varoj malpliiĝis en forintoj. La hungara agrikulturado perdis multe, ĉar la produktaĵoj kostas pli en eksterlando. La industrio perdis nenion. Ja oni aĉetas la krudmaterialojn per fremda valuto, poste oni vendas la varojn kontraŭ eŭro aŭ dolaro. La profito restas ĉe la fabrikoj sendepende de la kurzoj.
La forta forinto estas kvazaŭ enirbileto al la eŭroregiono kaj tial Nacia Banko ne permesas la malfortiĝon. Se tiu prospero daŭros ĝis la printempo, la kabineto havos grandan ŝancon ricevi denove kvarjaran mandaton de la voĉdonantoj.
Karlo JUHÁSZ