Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KULTURA ĈEFURBO

Mezepoka Hanso-asocio reviviĝas

La belga urbo Bruĝo, samtempe kun la hispana Salamanca, estas kultura ĉefurbo de Eŭropo dum 2002. Okaze de tio en Bruĝo okazos multaj aranĝoj, i.a. tri gravaj ekspozicioj, kiuj prilumas la iaman gravecon de la urbo: de marto ĝis junio pri la pentristo Jan van Eyck, de majo ĝis septembro pri la hanso, de aŭgusto ĝis novembro pri mezepokaj manuskriptoj.

Kio estas Hanso?

“Hanso” estas germandevena vorto pri asocio, kiu ligis komercistojn el aro da urboj. Ekzistis pluraj tiaj asocioj en Eŭropo, sed la plej konata estas la “Germana Hanso”, kiu ligis inter la 13a kaj la 16a jarcentoj komercistojn el nordeŭropaj urboj, situantaj apud la maro aŭ apud gravaj riveroj, de norda Nederlando ĝis la baltaj ŝtatoj.

En la plej glora periodo al la Germana Hanso aliĝis proksimume 200 urboj. Bruĝo ne estis hansa urbo, sed, kiel en la brita Londono, la norvega Bergeno kaj la rusa Novgorod, la Hanso en ĝi havis agentejon. En la hansaj agentejoj komercistoj el la regiono renkontis kolegojn el aliaj regionoj. En Bruĝo okazis la interŝanĝoj kun sud-eŭropanoj: hispanoj, italoj kaj portugaloj.

Hansaj tagoj de la nuntempo

La Hanso dum jarcentoj restis nur historia memoraĵo, sed en 1980 kelkaj iamaj hansaj urboj (i.a. nederlanda Zwolle kaj germana Lübeck) kreis la “Internaciajn hansajn tagojn de la nuntempo”, al kiu aliĝis Bruĝo en 1996. Ekestis ĉiujara, kvartaga evento kun cento da partoprenantaj urboj. La nunaj temoj ne plu estas komerco, sed historio, kulturo, turismo, ktp ... Tamen, la komercaj kontaktoj reaperas. Antaŭ kelkaj jaroj multaj orient-eŭropaj urboj profitis la hansajn tagojn en Visby (Svedio) por proksimiĝi al Eŭropa Unio.

La ĉefarkivisto de la urba arkivo, d-ro André Vandewalle, aktivis en la hansaj medioj kaj sukcesis aranĝi, ke la hansaj tagoj okazos en Bruĝo de la 27a ĝis la 30a de junio 2002. Dum tiuj kvar tagoj okazos pluraj seminarioj (i.a. pri hansa arkitekturo) kaj ekskurso al Zeebrugge, la nuntempa haveno de Bruĝo.

De la 24a de majo ĝis la 8a de septembro okazos aro da ekspozicioj kun komuna titolo “HANZE@MEDICI.COM” en diversaj ejoj. Ili prezentos la iaman elstaran financan kaj komercan rolon de la urbo. Lernantoj de la loka teknika lernejo rekonstruos funkciantan kopion de la urba gruo, per kiu la ŝipoj estis malŝarĝataj.

Roland ROTSAERT

Por pli da informoj: www.brugge2002.be kaj www.brugge.be/archief.