Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ploru pri Argentino!

de Ro SARTOR

Eble tiu ĉi komentaro pri la politika kaj ekonomia krizo en Argentino ne plu valoros kiam MONATO alvenos ĉe la legontoj. Ĝi tamen ne tute perdos sian aktualecon, kiel ne perdos aktualecon la akraj detruemaj komentaroj, kiujn skribis la ĉefredaktoro de MONATO pri “kunikloŝtato” kaj “Renegato Korseto”¹.

Mi komencu per citaĵo el la novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA: “Ni diras, ke la popoloj faru en konsento unu grandan rondon familian. La aliaj diras ke ne, ke la rondo ne estu farata en konsento sed laŭ la reguloj de Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) kaj ke ĝi ne estu familia, ĉar iuj estas regantoj kaj iuj regatoj. La ideoj pri merkato kaj senkompata venko de la plej forta estas baze kontraŭaj al niaj ideoj. Ni volas mondon justan kaj plurcentran ...”

Kio okazis al argentinanoj?

Certe ankoraŭ dum kelka tempo interesos la internacian televidon montri la barbarecon de la koleregaj argentinanoj bruligantaj kaj detruantaj la luksegajn internaciajn bankejojn Citibank, Boston, Swiss, Deutsche, ABN-Amro, HSBC, Galicia, BBVS-Vizcaya Santander, Lloyds, ktp.

Vi povas demandi vin, kion faras tiuj bankoj en Argentino? Pro tutmondiĝo kaj “helpo” de Internacia Mona Fonduso (IMF), ili faras “negocojn”, t.e. ili suĉas ĉian eblan monon el malforta lando kaj transdonas ĝin al fortaj landoj. Kaj la t.n. ekstera ŝuldo donas al ili sufiĉan pretekston por agadi senkompate. Kompreneble alvenas ĉiam la tago kiam la mono finiĝas kaj la ekonomio de la lando kolapsas.

Tio okazis nun en Argentino. La bankaj kasoj restis intence malplenaj kaj eĉ ne havas sufiĉan kapitalon por redoni la monon deponitan en la kontojn de la klientoj! Ĉiuj bankistoj deklaris, ke ili venis en Argentinon por investi kaj helpi la lokan ekonomion, sed ilia “helpo” estis nur senhezita kontribuo al la detruo de ĉiuj lokaj entreprenoj, laŭ la tutmondaj novliberalaj principoj de privatigo kaj konkurenco.

Fina rezulto estis nura importado de varoj malmultekostaj danke al financado de tiuj bankoj, el ĉiuj ajn landoj de la mondo, kaj pliigo de la senlaboreco ĝis ne plu tolerebla nivelo.

La kolapso de la ekonomio estis anoncita jam kvin jarojn antaŭe, sed IMF persistis en sia ekonomia recepto, kaj eĉ montris Argentinon kiel modelon de la tutmonda liberalismo, kun laŭdegaj vortoj por prezidento Menem kaj por la superministro pri ekonomio Cavallo, la harvardulo² plej inklina al la receptoj de IMF.

Samtempe kapitalistoj profitegis de la nova ekonomia elpensaĵo por senhonte finplenumi la rabadon de la lando nome de la liberalismo kaj akceli kolapson. Tiu kolapso faligis du-tri registarojn ene de unu monato. Kaj ĉar la afero plimalboniĝas ĉiutage, neniu povas antaŭvidi la finon ...

Ploru pri Argentino!

Ĉu iu ajn iam pagos la eksteran ŝuldon (140 miliardojn da usonaj dolaroj) post la oficiala deklaro de la argentina registaro, ke ne eblas plua pago, eĉ ne de la interezoj? La bonuloj de “G7”³, Bush, mastro de IMF kaj Monda Banko (MB), Aznar, Berlusconi kaj Blair hipokrite kriadis: “Ni savos Argentinon”. Ili ĉiuj, tre almozdonemaj, volas nun helpi la malriĉajn kaj malsatajn argentinanojn.

Kompreneble, la helpo de la unua mondo al la triamondanoj estas ĉiam nur parto de la negoco. Ĉar la riĉaj landoj trudas la leĝojn de la internacia komerco, kun samtempe treega protekto de siaj propraj produktoj, Argentino eĉ ne povas eksporti siajn mielon, pomojn kaj limonojn, tritikon, sojon kaj viandon (de tiuj produktoj Argentino estas unu el la plej grandaj kaj malmultekostaj produktantoj en la mondo), nek al Usono, nek al Eŭropa Unio.

Kio povas esti la solvo, kiun atendas la argentinanoj? Nur unu: for tia “helpo”! For la suĉado de la unua mondo el la malfortaj landoj de la tria! For la hipokriteco de la nuna tutmonda ekonomia sistemo! Lasu ĉiujn popolojn de la tria mondo labori kaj komerci en paco kaj familia solidareco kun aliaj popoloj de aliaj landoj.

For la mafiuloj de IMF, de MB kaj de internaciaj organizaĵoj organizitaj nur por la rabado kaj ekspluatado de malfortaj landoj! Kiom da turoj devos fali? Ĉu ne sufiĉis la kriego pro la du faligitaj famaj turoj, simboloj de la plej korupta ekonomia sistemo de ĉiuj tempoj, por almenaŭ pripensi la aferon? Ĉu iel helpos la bomboj ĵetitaj sur la malriĉulojn de Afganio?

Korupteco, kaŭzo aŭ konsekvenco?

Argentinanoj sufiĉe konas la koruptecon de siaj politikistoj, entreprenistoj kaj bankistoj. Kelkaj internaciaj ĵurnaloj asertas, ke la kaŭzo de la kolapso de Argentino estas argentinanoj mem, t.e. ĉefe la propra korupta politika klaso. Bonege, sed tio estas nur parto de la vero, ĉar kiuj delogis politikistojn kaj pagis milionojn por korupti ilin, aĉetante privilegiojn kaj monopolojn eĉ kontraŭ la interesoj de la argentina popolo mem? La korupteco de la homoj ne estas novaĵo. Sed kie estas la mono de la koruptitoj? En la sekretaj bankkontoj de la “sankta” Svislando, de la kajmanaj kaj aliaj insuletaj bankoj, kiuj apartenas al Usono aŭ Britio ...

Iom da historio

Estas klare, ke la vera historio de la homaro ne estas instruata en la lernejoj. Kompreneblas, ke legantoj de MONATO ne povas koni la historion de Argentino, nacio naskita post la fino de la plej kruela kaj tragika ekspluatado kaj konkero de Ameriko, fare de eŭropanoj.

Britoj dum la jaroj 1803-1806 dufoje intencis forpreni Buenos Aires de la hispanoj. Sed la urbo rezistadis la invadon kaj en 1810-1816 liberiĝis ankaŭ de Hispanio. La sendependeco estis iluzia, ĉar tuj Britio intervenis por perforte akiri por si mem la tutan komercadon de la havenoj. Argentinanoj ankoraŭ rememoras prunton de la londonaj Baring Brothers, la unuan eksteran ŝuldon, por kies repago Argentino bezonis pli ol cent jarojn, tempo dum kiu Britio perforte alproprigis al si Malvinajn Insulojn kaj parton de Patagonio. Pli ol cent jarojn poste okazis eĉ malsukcesa milito por reakirado de tiuj insuloj, ankoraŭ en manoj de la “piratoj” britaj (laŭ argentina diraĵo).

Tragikomedio

La plej tragedia aŭ tragikomedia situacio por la nunaj argentinanoj estas, ke tri kvaronoj de la loĝantoj estas eŭropdevenaj, idoj aŭ nepoj de eŭropaj enmigrintoj. Ekde la 1880aj jaroj kelkaj milionoj da malriĉaj eŭropanoj, ĉefe el Italio, Hispanio, Pollando kaj Ukrainio, enmigris Argentinon. Britaj bankistoj financis la tiaman grandan transloĝiĝon. Eĉ Zamenhof revis pri Argentino, kiel pri taŭga lando por judaj hilelistoj-homaranistoj. (La enmigradon de rusaj kaj polaj judoj financis barono Hirsch.)

La enmigrado daŭris okaze de la unua mondmilito kun araboj el la turka imperio kaj loĝantoj de Aŭstrio-Hungario, kun rifuĝintoj el Hispanio okaze de la interna milito, kun nazioj post 1945, kun koreoj pro la korea milito, kaj lastatempe kun rusoj, rumanoj, ktp.

Argentino, lando laŭ konstitucio malferma al ĉiuj bonvolaj homoj de la mondo, estas vera planeda sintezo de popoloj, nun kun preskaŭ 40 milionoj da loĝantoj. Tre interesa estas la atesto de Richard Sharpe, kiu lernis Esperanton en 1906 dum li komercadis en Buenos Aires⁴.

Ĉu iu povas miri se la televido montras antaŭ ambasadorejoj kaj konsulejoj grandajn vicojn de junuloj, idoj aŭ nepoj de tiuj enmigrintoj, volantaj nun reveni al patrinolando Eŭropo, fuĝante el la mizero? Sed la putra patrino fermis la pordojn al ĉiuj!

Kial Argentino?

Neniu vere scias kial en la jaro 1560, Martin del Barco Centenerara, hispana pastra verkisto, en sia historia poemo pri la malkovro kaj konkero de la lando, donis la nomon “Argentino” (lando de arĝento) al tiu ĉi regiono, kiu havas ĉion krom arĝentominejoj. La nomo restis por la granda Rivero de l’ Arĝento (Rio de la Plata) sur kiu estas fondita la ĉefurbo Buenos Aires, kaj ankaŭ por la tuta lando.

Arkeologoj fosis strangajn malnovajn konstruaĵojn el la tempo kaj stilo de la templanoj, de la vikingoj, kaj eĉ de la fenicoj. Do Argentino estas malnova lando kun kelkaj malnovaj loĝantoj kaj nova nacio starigita de gentoj kiuj elŝipiĝis sur la mara aŭ rivera bordo. Dum multaj jaroj, argentinanoj estis grandaj, riĉaj produktantoj de viando, tritiko kaj aliaj terproduktaĵoj. Buenos Aires kreskadis kaj pligrandiĝis ĝis riĉa internacia urbo kun 10 milionoj da loĝantoj. Tie naskiĝis Maradona, Borges kaj Che Guevara ...

Pluraj ekonomikistoj esprimis sian opinion sed ne povas interkonsenti pri klarigo de kio okazis kaj kio okazas, nek kapablas antaŭvidi kio okazos en Argentino.

Ne ploru pri Argentino!

Mi skribis tion nur kiel simpla ĵurnalisto, nepo de geenmigrintoj el la Aŭstra-Hungara Imperio. Mi jam maljunas, kaj mi restos kie mi naskiĝis. Mia klarigado eble nenion klarigas. Sed por mi la utopia esperantista idealismo estas alloga. La tria jarmilo tre malbone komenciĝis, do ni devas atendi. Bedaŭrinde mi ne povas ne memori malnovan latinan esprimon de la granda Horacio: Gens humana ruit per vetitun nefas: Ankoraŭ la homaro iradas malbonan vojon ...

1. MONATO, 2001/12, p. 5.

2. Diplomito de usona Harvard-universitato.

3. Neformala asocio de la sep plej riĉaj landoj de la mondo.

4. Travivaĵoj (Londono, 1914).