Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

RUSIO

Ideologia trompo

La ĉe-prezidenta rusa soci-politika organizaĵo “Irantaj kune” lanĉis strangan aferon: anstataŭigi librojn de popularaj nuntempaj aŭtoroj (Pelevin, Sorokin, kaj multaj aliaj), kiujn “kunirantoj” opinias fatraso, per la speciale eldonitaj volumoj de la klasikulo de rusa literaturo en la 20a jarcento Boris Vasiljev. La anstataŭigitajn librojn “kunirantoj” intencis stampi kaj redoni al la verkintoj. Laŭ la organizantoj, Vasiljev mem konsentis kun tia celo. La fatrasigitaj verkistoj en siaj intervjuoj reagis nebrue, sed certe kun granda miro kaj bedaŭro.

Plej surpriza estis reeĥo de la senbaze kompromitita Boris Vasiljev (vere bonega verkisto): evidentiĝis, ke li absolute ne konsentis kun tia uzo de liaj libroj, ĉar “kunirantoj” petis lian permeson eldoni liajn verkojn por poste simple disdoni ilin al bibliotekoj kaj simile. Post tio “kunirantoj” provizore haltigis sian agadon, sed poste anoncis, ke ili tamen plu kolektos la malutilajn librojn, sed anstataŭigos ilin per libroj de Leskov, Bunin kaj aliaj — do de tiuj, kiuj mortis jam delonge, kaj ne povas kontraŭi ĉi tiujn indignindaĵojn. Ĉu ideologia aŭtodafeo en Rusio?

Grigorij AROSEV