Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Lumbrikoj

Stanislovas Dima, 70-jaraĝa litova emerito, jam kelkajn jardekojn havas nekutiman hobion — en sia ĝardeno li reproduktas lumbrikojn. Li estas unu el komencintoj de tiu okupo en Litovio. La ĝardenisto diras, ke dum multaj jaroj li neniam bedaŭris pri tiu sia agado kaj spertis, ke ĝi estas eĉ tre utila distraĵo.

La komenco de tiu stranga hobio datiĝas de la sovetia periodo, kiam Stanislovas estis frezisto en uzino. Libertempe li plantis en sia ĝardeno tulipojn, kiujn li tre profite disvendis en la apuda bazaro dum la internacia tago de virinoj — la 8a de marto. Sed la ĝardena grundo jaron post jaro malfekundiĝis. Li cerbumis kiumaniere plibonigi ĝin. En biblioteko li hazarde tralegis artikolon pri iu usona lumbrikbredisto, kiu el tiu okupo ricevis grandegan profiton. La litovo decidis provi en sia ĝardeno la usonan sperton.

Sekajn herbaĉojn kaj putrintajn arbofoliojn li ĵetis en memfaritan keston kaj tiel estigis vivmedion por lumbrikoj. Poste li enigis ilin en ĝin. Tiujn vermojn li ne serĉis en sia ĝardena grundo, sed aĉetis importitaj el eksterlando. Li asertas, ke pli rapida efiko estas kun la tiel nomataj ruĝaj kaliforniaj lumbrikoj. Tiuj lastaj multe manĝas, rapide reproduktiĝas kaj estigas multe da altkvalita organika sterko.

La ĝardenisto inventis forcejon — lumbrikejon, en kiu okazas ekologie pura senhalta proceso: lumbrikoj transformas defalaĵojn al utila sterko, kiu estas bonega por plibonigi la grundon. Krome la elirinta gaso funkcias kiel bona varmigilo de la forcejo.

La emerito konfesis, ke en la pere de lumbrikoj fekundigita ĝardeno kreskas ekologie puraj kaj ekskluzive bonegaj legomoj, kiujn manĝinte, oni sentas senĉese revenantan junecon.

La hobio de Stanislovas estas utila ne nur por lia ĝardeno, sed ankaŭ por liaj financoj, ĉar multaj homoj ekinteresiĝis pri lumbrikoj kaj venas aĉeti ilin. Kiom da mono li gajnas jare, li ne volas diri, por ke lia edzino ne eksciu.

Siajn spertojn Stanislovas Dima jam proponis al la urbaj aŭtoritatoj. Laŭ li, se la urbo havus plurajn lumbrikbredejojn, ĝi povus utiligi ĉirkaŭ trionon de sia rubaĵo kaj ricevi bonan sterkon. Tion asertas la lumbrikbredisto, kies sola distraĵo nun estas la miloj aŭ eĉ milionoj da vermoj, vivantaj en lia ĝardeno.

Laimius STRAŽNICKAS

Stanislovas Dima ekde multaj jaroj entuziasmas pri lumbrikoj kaj tion li konsideras sian plej bonan kaj utilan hobion.