Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ALBANIO

Tirana politiko renversita

Ŝanĝi stratnomojn estas fenomeno vaste konata, ankaŭ en Albanio. Ŝanĝiĝas politika sistemo, ŝanĝiĝas ankaŭ nomoj: ekzemple post 1944, pro starigo de komunisma reĝimo, akiris la plejparto de la stratoj en la albana ĉefurbo Tirana, samkiel aliloke, novajn nomojn.

Tiel honorataj estis martiroj de la partizana milito aŭ de historiaj komunismaj eventoj. Ekzemple la granda bulvardo trairanta la ĉefurbon estis konstruata dum la regado de eksreĝo Zog la 1a. Pro tio ĝi nomiĝis “Bulvardo Zog la 1a”. Sed komunistoj alinomis ĝin “Stalin” honore al la iama sovetia diktatoro. Kiam rilatoj kun Sovetio malboniĝis, la bulvardo ekkonatiĝis kiel “La Martiroj de Libereco”.

Antaŭ nelonge duono de la bulvardo reakiris sian unuan nomon: “Bulvardo Zog la 1a”, kio ekigis fortajn protestojn flanke de ekskomunistoj kaj socialistoj. Tiel okazis ankaŭ rilate alian grandan straton “Bardhyl” (nomo de ilira reĝo antaŭ dumil jaroj). Komunistoj alinomis ĝin en la 70aj jaroj “Gogo Nushi” laŭ membro de iama politburoo: en 1990 la strato reprenis sian malnovan nomon.

Distingitaj familioj

Kelkaj stratoj estis antaŭe loĝataj de distingitaj familioj; pro tio oni nomis la stratojn laŭ la familioj, ekzemple strato de Tafaj, strato de Bogdanoj. Tamen dum la komunisma reĝimo la ŝtato decidis nomi ilin laŭ ekspartizanoj aŭ gerilanoj komunistaj. Nun tiuj stratoj reakiras la originan nomon.

Strato de Kavaja kaj strato de Dürres havis la saman historion. Komunistoj alinomis ilin laŭ du gravaj eventoj de la milito, “Konferenco de Peza” kaj “Kongreso de Përmet”, kie komunistoj starigis sian ŝtatpotencon. Alia strato apud la centro, iam plena je metiejoj, nomiĝis “Strato de metiistoj” post 1944 la ŝtato nomis ĝin Strato Shenasi Dishnica, laŭ martiro komunista. La strato reakiris sian malnovan nomon.

Nun ne plu ekzistas stratoj aŭ placoj portantaj nomojn de komunistoj. Male troveblas ekzemple “Placo Italia”, “Placo Wilson”, “Placo Atatürk”, “Placo Eŭropa Konsilio”, ktp, spegulantaj novajn interrilatojn inter Albanio kaj eksterlando.

Bardhyl SELIMI