Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Danubo

Plua fazo de la purigo

Ĉe la jugoslava urbo Novi Sad estas entute purigita 5 km longa parto de Danubo, kio ebligas normaligon de la trafiko sur la rivero.

En 1999, dum la NATO-bombado de Jugoslavio okaze de la Kosovo-konflikto, la Danubo-fluejo estis kovrita per ruinoj de pontoj, bombopartoj kaj obusoj. (MONATO, marto 2000, p. 16)

Nun la rivero estas parte uzebla por ŝipveturado. Oni jam anoncis konkursojn por elekto de firmaoj, kiuj forigos la restintajn ruinojn de la tri detruitaj pontoj ĉe Novi Sad.

La ĝisnunaj laboroj por liberigo de Danubo por ŝipveturado estis financitaj je 22,1 milionoj da eŭroj fare de la Eŭropa Unio (EU). La bezonatan restsumon de 1,9 milionoj da eŭroj certigis la membroŝtatoj de la Danuba Komisiono.

La kontraktoj pri la purigo de la ceteraj riverpartoj estos subskribataj plej verŝajne en la printempo de 2002. Celo de la Danuba Komisiono estas, ke la normala ŝipveturado estu restarigita antaŭ la fino de la somero de 2002, al nivelo de la tempo antaŭ la bombado, kiam per ĝi transportiĝis 100 milionoj da tunoj jare.

Ĉi-momente la plej granda obstaklo por la ŝipveturado sur la Danubo estas la ponton-ponto ĉe Novi Sad, kiu ĝis la fino de 2001 estis malfermata ĉiun duan semajnon. Tiu ponto priservas Novi Sad, urbo kun 350 000 loĝantoj. Laŭ la jugoslavaj aŭtoritatoj la ponto ne povas esti konstante malfermita.

Konforme al la interkonsentoj inter la jugoslava registaro kaj la Danuba Komisiono oni ne plu uzos tiun ponton, kiam la detruita ponto Sloboda estos restarigita kaj ekfunkcios. Oni esperas, ke la EU disponigos por tiu projekto preskaŭ 40 milionojn da eŭroj.

Ĝis la fina restarigo de tiu ponto la ponton-ponto ĉe Novi Sad estos malfermata jene: de la 1a de januaro ĝis la 15a de marto 2002 — dufoje semajne, post la 15a de marto — trifoje semajne. Kiel kompenson por la malfermo de la ponto la jugoslavaj aŭtoritatoj enkasigos kotizon de 0,4 eŭroj je tuno da ŝarĝoj, transportataj tra Novi Sad.

Por la partoprenantoj en la projekto por forigo de la ruinoj oni antaŭvidas impostfaciligojn. La limigiteco de ŝipveturado sur la rivero estis ĝis nun unu el la ĉefproblemoj de la ekspedistoj kaj ŝipposedantoj, kiu dum 2000 kaŭzis al ili perdojn je 5 milionoj da usonaj dolaroj. Ekzemple la bulgaraj Danub-ŝipoj elspezis ĉirkaŭ 240 000 usonajn dolarojn monate por certigi la veturon en la supra parto de la rivero.

Evgeni GEORGIEV