Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ĉu defendi la liplegadon?

May Bijleveld (Je defendo de liplegado, MONATO 2001/12, p. 13), patrino de surda infano, elektis, kiel multaj gepatroj de surdaj infanoj, kritikadon de la gestlingvo. Ŝi havas tiun rajton. Tamen, mi devas reĝustigi kelkajn erarojn kaj fari komentojn. Mia komento estas tre simpla: oni ne bezonas kritiki la gestlingvon pro tio ke oni preferas la liplegadon. Ambaŭ necesas.

1) Surduloj kiuj ne uzas gestojn, vivas en izolita mondeto, kiel ĉiuj kiuj scipovas nur unu lingvon. Notu tamen ke surduloj kiuj kapablas nur la gestlingvon ne estas lernejaj infanoj, ĉar en la tuta Okcidento, neniu lernejo uzas nur la gestlingvon. Aliflanke la scipovo de unu el la gestlingvoj kondukas facile al la uzo de la internacia gestlingvo kaj tio preventas la surdulon esti izolita el pluraj milionoj da surduloj (kaj el aŭdantoj kiuj scipovas la gestlingvon). Ankaŭ la gestlingvo preparas la lernantojn sekvi kursojn en multaj universitatoj aŭ kompreni multajn (eĉ ne sufiĉe multajn) konferencojn aŭ televidajn paroladojn. Mi estas interpretisto kaj tiun laboron mi faras delonge en universitato. Sen interpretistoj kaj sen gestlingvo, centoj da surduloj ne sukcesus labori kaj ricevi diplomojn.

2) “La interpretisto ne tradukas laŭvorte.” Tio estas evidenta. Ja neniu interpreto tradukas vorton per vorto. Se la interpretisto tradukus kvazaŭ maŝino, vorton per vorto, tio kondukus al sensignifaĵo. Kial do en gestlingvo estus alimaniere?

3) “Li (la interpretisto) montras la ideojn per grandaj gestoj.” Evidente M. Bijleveld ne konas la gestlingvon. Informu vian infanon, ke la gestlingvo havas strukturon, kun propra gramatiko kaj leksiko. Ĝia malsameco kun la voĉaj lingvoj estas, ke la signoj estas videblaj, ne aŭdeblaj. Kaj ili havas eksterordinaran aspekton: la ikonecon. Signo havas iom da realeco. Pro tio la surduloj tra la mondo povas interkomuniki sen interpretistoj!

4) “La infanoj eĉ ŝatas tiun amuzan buŝgimnastikon.” Dum la 20 jaroj kiam mi vivas en la surda mondo, neniam antaŭe mi aŭdis, ke liplegado estus amuza afero. Gratulon al la logopedo!

Francis JEGGLI

Francio