Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

La ringo

Julian Modest

En varmeta aŭgusta vespero Bogdan aŭte revenis de sia vilao. Li stiris sur vasta aŭtovojo. Sennombraj brilaj steloj ornamis la ĉielon. Mola vento karesis lian frunton. Bogdan sentis sin iom laca; purigis, falĉis, fosis. Nun liajn pulmojn plenigis freŝa montara aero kaj lia tuta korpo pezis kiel mielĉelaro. Preter lia aŭto rapidis aŭto post aŭto.

“Kien vi rapidas,” murmuris Bogdan, “stiru pli lante. Kia mirinda vespero estas. Ĉu vi vidis iam tiom da steloj, similaj al bakitaj maizgrajnoj, kaj la lunon kiel tranĉitan melonon kun dolĉa glua suko?”

La reflektoroj forte lumigis la rektan aŭtovojon. Je kilometro antaŭe Bogdan rimarkis haltintan aŭton, kies ŝoforo senespere svingis mane, sed neniu haltis. Ĉiuj fulme preterpasis, kvazaŭ ne rimarkus lin. Io kompatinda estis en tiu ĉi soleca homo sur la vojo, kiu peteme svingis manon.

Bogdan malrapidigis la aŭton, haltis, eliris kaj demandis la viron, kio okazis. La nekonata ŝoforo estis turko. Li ne scipovis la bulgaran kaj pene, germanlingve klarigis, ke li veturas el Germanio kaj ĝuste ĉi tie elĉerpiĝis la oleaĵo. Ja, ĉi tie ne eblas aĉeti ĝin, nek daŭrigi, sed li rapidas kaj ne povas tranokti sur la aŭtovojo.

Bogdan tuj donis oleaĵon kaj bondeziris al li “bonan vojaĝon”. Kiam li ekiris al sia aŭto, la turko postsekvis lin kaj provis ŝovi kelkajn bankbiletojn en lian poŝon. Bogdan elprenis kaj redonis ilin, sed la turko denove ŝovis la monon en la poŝon.

“Mi ne haltis pro mono,” provis klarigi Bogdan. “Ĉu ne eblas helpi al iu, kiam li bezonas tion?”

Tamen la turko ne komprenis. Verŝajne li opiniis, ke la mono ne sufiĉis, kaj elprenis ankoraŭ bankbiletojn. Finfine Bogdan koleriĝis kaj ekiris, sed la turko denove lin haltigis. Bogdan turnis sin senpova. Nun la turko tenis mane ne monon, sed ringon. Li donis ĝin al Bogdan kaj diris:

“Amiko, prenu ĝin por memoro, pro la bono, kiun vi faris ...”

Bogdan komprenis, ke se li ne akceptus la ringon, la fremdulo ofendiĝus. La turko atente lin rigardis. Ne pli aĝa ol Bogdan, ĉirkaŭ kvardek-kvin-jara, la fremdulo havis grandajn okulojn kaj nigran krispan hararon. El lia rigardo radiis sincera amika dankemo. La turko deziris emfazi sian dignon kaj nepre esprimi estimon. Bogdan manpremis lian manon. La turko ripetis:

“Pro la bono, kiun vi faris.”

Ili disiĝis. La fremdulo, kontenta, eniris en sian aŭton kaj forveturis. Bogdan ne tuj ekveturis. Li scivole pririgardis la ringon. Ĝi estis arĝenta, masiva, precize ellaborita. Similis al eta kubo, sur kiu videblis iuj hieroglifoj. Io estis skribita, sed Bogdan ne povis ĝin tralegi. Li provis meti la ringon ĉirkaŭ sian ringan fingron kaj je lia miro ĝi tiel konvenis, kvazaŭ ĝi por li estus farita.

Kiam Bogdan revenis hejmen, liaj edzino kaj filoj jam dormis. Li vespermanĝis en la kuirejo kaj senbrue, fingropinte li eniris la dormĉambron.

Matene, kiam li vekiĝis, Roza, lia edzino, jam kuiris la kafon kaj agrabla kafaromo plenigis la manĝejon. Bogdan sidiĝis ĉe la tablo, plezure komencis trinki la varman kafon kaj nevole alrigardis la ringon, kiun donacis al li la turko.

“Verŝajne li jam senprobleme trapasis la landlimon”, meditis Bogdan.

Roza, rimarkinte la ringon, ŝerce demandis:

“Kiu amatino donacis ĝin al vi?”

En ŝia voĉo senteblis kaj humuro, kaj scivolo. Bogdan detale rakontis al ŝi sian hazardan renkontiĝon kun la nekonata turko kaj menciis la obstinon de la turko donaci ion al Bogdan. Roza aŭskultis, sed Bogdan ne komprenis ĉu ŝi kredas aŭ ne. Roza iom ĵaluzis kaj eĉ nun, kiam Bogdan estis kvardek-kvin-jara, ŝi eble kaŝe timis, ke Bogdan povus kokri ŝin. Verŝajne tial Roza tiom scivolemis kaj tio kolerigis lin. Roza deziris pli bone trarigardi la ringon kaj Bogdan donis ĝin al ŝi.

“Io estas skribita sur ĝi, ĉu turke aŭ arabe?” miris Roza.

“Jes,” respondis Bogdan, “sed bedaŭrinde ni ne komprenas ĝin.”

“Nepre ni devas tralegi ĝin”, insistis Roza.

Verŝajne ŝi opiniis, ke la surskribo kaŝas iun sekreton, aŭ ŝi suspektis, ke Bogdan scias kio estas skribita, sed ne deziras diri al ŝi.

“Bone”, respondis Bogdan. “Mi petos iun tralegi la surskribon.”

Post tiu ĉi konversacio ambaŭ eliris. Vespere, kiam ili venis el la laborejoj kaj komencis vespermanĝi, Roza ŝajne hazarde demandis:

“Ĉu vi trovis iun por tralegi la surskribon?”

“Ne”, mensogis Bogdan.

La vero estis, ke li forgesis.

“Ja, en la uzino, kie vi laboras, estas turkoj, ĉu ne?” rimarkis Roza.

“Estas, sed ili ne scias legi kaj tute ne komprenas similajn hieroglifojn.”

Tamen Roza obstinis:

“Ni nepre devas trovi iun por tralegi la surskribon. Imagu se tio estus magivorto, kiu alportus malfeliĉon al ni.”

“Ne parolu stultaĵojn,” ridis Bogdan. “Ja, magivorto jam ne ekzistas.”

“Spite, laŭ onidiro oni ne devas surhavi fremdajn ornamaĵojn.”

“Kia ornamaĵo? Tiu ĉi ringo verŝajne havas nenian valoron. La fremdulo deziris danki kaj tial li donacis ĝin al mi. Ja, la ringo plaĉas al mi. Ĝi vere estas neordinara. Neniu havas similan ringon kaj certe ne malfeliĉon, sed feliĉon ĝi portos. Danke al ĝi mi eble havos sukceson kun virinoj”, ŝercis Bogdan, sed Roza tiel mave alrigardis lin, ke lia rideto tuj fandiĝis.

Foje Roza kaj Bogdan ion aĉetis en la centro de la urbo kaj kiam ili preterpasis la moskeon, Roza denove menciis la ringon kaj tute neatendite ŝi proponis:

“Ni eniru la moskeon kaj petu la hoĝon tralegi la surskribon.”

Bogdan tede alrigardis ŝin. Ĉi ringo jam komencis kaŭzi malagrablaĵojn al li. Eble Bogdan ne devis montri ĝin al Roza, nek rakonti al ŝi pri la nekonata turko. Roza tamen estis tre obstina. Ĉio, kion ŝi deziris, devis esti plenumata tuj.

Ili ekfrapetis je flanka pordeto de la moskeo kaj eniris ĝin. La hoĝo, olda maldika viro, kun longa blanka barbo, kiam vidis Rozan, petis ilin eliri, ĉar la mahometana religio ne permesas al virinoj eniri moskeojn. Ili klarigis pri kio temas kaj la hoĝo eliris kune kun ili sur la straton. Bogdan donis la ringon. La hoĝo atente prenis ĝin kaj proksimigis ĝin al siaj okuloj, kiuj jam tiel perdis sian koloron, ke oni ne povis diveni ĉu ili estis bluaj aŭ verdaj. Longe la hoĝo strabis la ringon, poste mallaŭte li diris:

“Estas majstra ellaboro. Bela ringo, sed mi ne povas tralegi la surskribon. Armenlingva ĝi estas.”

Bogdan kaj Roza dankis, pardonpetis kaj foriris, sed Roza ne cedis:

“La armena preĝejo troviĝas proksime, ni iru tien, ĉu ne?”

Bogdan ne tre emis, sed kion fari? Roza forte deziris ekscii la surskribon kaj ne povis trankviliĝi. Ili eniris la armenan preĝejon, kie renkontis ilin pastro, ankaŭ maljuna kiel la hoĝo, sed pli energia kaj afabla. La armena pastro alrigardis la ringon kaj tuj diris:

“Pro bono, per bono.”

“Ĉu tio?” demandis suspekteme Roza.

“Jes,” respondis la pastro. “La ringo estas tre malnova. Ne eblas diri, kiam oni ellaboris ĝin, tamen ĝi estas tre valora. Verŝajne oni transdonis la ringon de patro al filo. Gardu ĝin.”

Ili adiaŭis la armenan pastron kaj foriris. Sur la strato Roza ripetis:

“Pro bono, per bono. La turko certe estis tre dankema. Aŭ eble li ne estis turko.”

“Povas esti”, respondis Bogdan. “Mi tamen ĝojas, ke mi lin helpis.”

En la komenco de oktobro Bogdan oficvojaĝis en urbon Varna. Ankoraŭ estis agrable varme, sed jam senteblis la friska spiro de aŭtuno kaj ĝiaj molaj paŝoj en silenta parko ĉe la maro. La arbfolioj flavis aŭ iomete ruĝis.

Bogdan finis sian oficokupon en la haveno kaj decidis iom promenadi en la urbo. Li ege ŝatis la aŭtunon, la tagojn, kiam senteblis la dolĉa aromo de matura vinbero, kiam ĉio en la naturo dronis en silento kaj de ie febla vento alblovis amaran fumon de bruligitaj herboj kaj arbfolioj, kiam la birdoj rondflugas alte en la ĉielo kaj preparas sin por foriro.

Bogdan iom promenadis tra la urbo, poste iris en la ĉemaran parkon, sidiĝis sur benko en la silento, sub la buntkoloraj arboj, kaj longe kaj senmove li restis tie.

Ĉirkaŭ la sesa horo posttagmeze Bogdan ekiris al la hotelo. Survoje li eniris restoracion por vespermanĝi. Kiam li revenis en la hotelon, li petis la oficistinon ĉe la akceptejo veki lin je la kvina horo matene, ĉar li deziris pli frue veturi.

Bogdan eniris la hotelĉambron, demetis la jakon kaj eksidis antaŭ la televidilo. Subite li eksentis akran, tranĉan doloron en la brusto. Lia brako rigidiĝis kaj kvazaŭ fulmo lumigus lian menson koratako. Bogdan konsterniĝis. Ĉu li mortos ĉi tie, sola kaj neniu komprenos kiel li forpasis? Pene li levis la telefonaŭskultilon kaj flustre diris:

“Mi petas doktoron, mia koro ...”

“Sinjoro ...” aŭdiĝis la afabla voĉo de la oficistino de la akceptejo.

La telefonaŭskultilo brue falis el lia mano. La doloro en la koro ankoraŭfoje pikis lin. La voĉo de la oficistino daŭre aŭdiĝis en la falanta telefonaŭskultilo:

“Sinjoro, sinjoro ...”

Ne pasis eĉ kvin minutoj, kiam en la ĉambron eniris juna virino. Anhelante ŝi alpaŝis al Bogdan kaj tre atente demandis:

“Kiel vi fartas? Ne timu. Mi estas kuracistino kaj helpos vin. Kredu je mi. Bonvolu preni ĉi pilolon. Mi tuj vokos Urĝan helpon”.

“Urĝa helpo” venis post dek kvin minutoj. Dum ili atendis ĝin, la kuracistino staris ĉe Bogdan, tenante lian manon. Esperplene li rigardis ŝin. Ŝia ĉeesto trankviligis lin kaj Bogdan kredis, ke nenio malbona okazos al li.

La juna nekonata kuracistino akompanis lin ĝis la malsanulejo kaj kiam ŝi vidis, ke Bogdan estas en sekura loko, ŝi foriris. Feliĉe ĉio bone solviĝis. Lia sanstato stabiliĝis kaj post tri tagoj Bogdan forlasis la malsanulejon. Li revenis en la hotelon kaj preparis sin forveturi.

Antaŭe tamen li demandis ĉe la akceptejo kiu estas la juna kuracistino, kiu la unua helpis lin. La oficistino afable respondis:

“Doktorino Donova. Mia konatino. Tiam mi hazarde vidis ŝin eniri en la kafejon de la hotelo kaj mi petis ŝin helpi al vi.”

“Doktorino Donova”, ripetis Bogdan. “Kiel mi povus vidi ŝin? Mi deziras danki al ŝi.”

“Mi donos ŝian hejman telefonnumeron”, proponis la oficistino.

Bogdan tuj telefonis al la juna kuracistino. Ili priparolis renkontiĝon je la kvina horo posttagmeze en la kafejo de la hotelo. Doktorino Donova venis ĝustatempe. Jam de la enirejo ŝi rimarkis Bogdan kaj rapide ekpaŝis al la tablo, ĉe kiu li sidis.

“Bonan tagon!” ŝi ekridetis. “Mi ĝojas vidi vin sana kaj vigla.”

“Danke al vi”, respondis Bogdan.

“Tio estas mia devo.”

Doktorino Donova vere estis juna kaj ĉarma kun helaj ne tre longaj haroj kaj bluaj okuloj, kiuj ĉiele brilis.

“Mi dezirus iel danki al vi”, diris Bogdan.

“Ja, vi jam dankis. Vi telefonis kaj invitis min ĉi tien.”

“Eble ni neniam plu renkontiĝos ...”

Por mi plej gravas, ke vi bone fartas kaj morgaŭ matene trankvile vi povas forveturi.

Bogdan nevole rigardis sian ringon. Io briligis lian konscion. Li deprenis la ringon kaj donis ĝin al Donova.

“Bonvolu akcepti tiun ĉi ringon kiel esprimon de sincera danko. Vi savis mian vivon.”

“Ne. Mi ne povas. Ĝi certe estas via kara memoro.”

“Mi insistas. Vi devas akcepti ĝin. En ĉi momento ĝi estas destinata nur por vi.”

Bogdan preskaŭ perforte donis la ringon al ŝi. Doktorino Donova eble eksentis, ke se ŝi ne prenus la ringon, ŝi profunde ofendus lin. Ŝi etendis manon kaj prenis la ringon. Atente ŝi pririgardis ĝin kaj scivole demandis:

“Kio estas skribita sur ĝi?”

“Tion vi mem devas ekscii. Antaŭe ankaŭ mi ne sciis.”

Eble kvin jaroj pasis de tiu ĉi fora oktobra tago. Delonge Bogdan forgesis la telefonnumeron de doktorino Donova. Foje kiam kun la tuta familio li somerumis en Varna, li rememoris la malagrablan travivaĵon en la hotelo. Li tamen ne deziris ĝeni doktorinon Donova.

Iun posttagmezon, Bogdan kaj Roza eniris kafejon. Dum Bogdan staris vice por mendi kafon, li subite rimarkis, ke sur la maldekstra mano de la viro antaŭ li, estas la ringo, kiun iam li donacis al doktorino Donova. Sendube estis ĝi. Bogdan povis rekoni ĝin inter mil similaj ringoj. Ja, tiom da tempo li posedis ĝin. Kaj Bogdan rememoris la surskribon: “Pro bono, per bono”.