Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INTERRETO

La ĉina kaj Esperanto — komunaj sukcesoj

Pligrandiĝas kvanto de ĉinlingvaj dokumentoj en Interreto. Laŭ diversaj prognozoj jam en la jaroj 2005-2007 tiaj dokumentoj iĝos pli multaj ol duono de la tuta reta dokumentaro. En la samaj jaroj oni atendas ke pli ol 50 % de la usona loĝantaro posedos la hispanan lingvon ... Proksimiĝas la fino de la tutmonda hegemonio de la angla.

Komence de la 30aj jaroj de la 20a jarcento en Sovetio funkciis komisiono kiu penis ellabori novan ĉinan alfabeton. Estris la komisionon akademiano V. M. Aleksejev. La komisionanoj estis tre altnivelaj lingvistoj. Uzante la lingvan politikon de Lenin¹, la lingvistoj ellaboris koncepton de disvolviĝo de kvin bazaj ĉinaj dialektoj kiel sendependaj literaturaj lingvoj. “La unueca ĉina lingvo estas sensencaĵo — ĝi ne ekzistas, do neniel necesas ĝin krei”, — estis skribite en unu el la dokumentoj de la komisiono. Tiam estis ellaboritaj kvin latinidaj alfabetoj. Pri konservado de hieroglifoj² oni eĉ ne pensis — ja la celo estis doni tujan eblecon por ĉiu ĉino rapide lerni legadon kaj skribadon.

Tamen post la revolucio de 1949 la lingva politiko de la Ĉina Popola Respubliko sekvis alian vojon. La hieroglifa skribsistemo konserviĝis (kelkaj hieroglifoj estis plisimpligitaj), kaj tra la tuta lando disvastiĝis unueca literatura lingvo, bazita sur la pekina dialekto. Ĉinaj dialektoj estas sufiĉe malproksimaj — do por multaj homoj lerno de la alia dialekto egalas al lerno de fremda lingvo. Unuavide la lingva politiko de Ĉinio ne estas tute racia. Tamen ĝuste pro tiu politiko la ĉina lingvo iĝis la lingvo kun la plej granda parolantaro en la mondo. Kaj la komuna por ĉiuj dialektoj hieroglifaro garantias kompreneblecon de dokumentoj (ekz. interretaj) de Harbino ĝis Singapuro.

La plej granda parolantaro aldonas tre seriozan gravecon al la ĉina. Ju pli grava ekonomie iĝos la lando, des pli grava iĝos ĝia lingvo. Tute same siatempe la angla iĝis la unua lingvo pro la plifortiĝo de Usono. Do ĉu ni baldaŭ lernos la ĉinan? Ĉu ni sekvu la ŝanĝiĝeman mondon aŭ mem formu ĝin? Novaj grandaj perspektivoj estas antaŭ Esperanto ...

1. La politiko de Lenin estis ĉiel disvolvi lokajn naciajn lingvojn — eĉ lingvojn de popoloj, kiuj antaŭe ne havis propran skribsistemon kaj ĝeneralan kleron. Tiu politiko multe kontribuis al disvolviĝo de lingvoj sur la tuta teritorio de Sovetio, same kiel al disvolviĝo de sovetia lingvoscienco.

2. La aŭtoro nomas la ĉinajn ideografiaĵojn tiaj. La redaktoro.

V. IVANOV