Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Bona reklam(aci)o

En Vilnius, la ĉefurbo de Litovio, aperis 16 standoj, ĉiuj portantaj la demandon: “Kiu estas pli bona amiko de la homo: libro aŭ blondulino?” La standoj reklamis la servojn de la telefonkompanio “Omnitel”, kiu proponis, ke oni respondu la demandon per elektronika SMS-mesaĝeto por gajni unu el tricent horloĝoj.

La reklamo multe kolerigis parlamentaninon Birute Vesaite. Ŝi turnis sin al la komisiono pri egalrajteco de viroj kaj virinoj, asertante, ke la reklamo lezas homajn rajtojn. Ŝi diris, ke la telefonkompanio tiamaniere substrekas la stereotipon de blondulino kiel senespera idioto. Plue ĝi sugestas, ke virinoj pli stultas ol viroj.

La kompanio replikis, ke en la reklamo ĝi vidas nur humuron. Laŭ “Omnitel”, la blondulino ne estas iu konkreta, sed inventita persono — simbolo de dorloto kaj frivolo.

LAST

Kolerigis parlamentaninon la demando: “Kiu estas pli bona amiko de la homo: libro aŭ blondulino?”