Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Litovio

Eŭro kontraŭ dolaro

Dum preskaŭ ok jaroj la litova mono lido (Litas) estis ligita kun usona dolaro laŭ kurzo de kvar lidoj por unu usona dolaro. Kurzoj de aliaj valutoj dependis de la kurzo de la dolaro.

La 1an de februaro 2002 tia facile kalkulebla situacio finiĝis. La litova centra banko decidis forlasi la dolaron kiel bazan valuton. Anstataŭ ĝi estis akceptita eŭro. Tiel Litovio celas al estonta membreco en Eŭropa Unio (EU) kaj eŭropa financa unuiĝo.

La kurzo per kiu litova lido estos ligita al eŭro anticipe ne estis konata. Oni atendis informojn el Eŭropa Centra Banko pri la dolaro-eŭro-kurzo fiksita la 1an de februaro. Tiam kurzo estis 0,8632 dolaroj por unu eŭro. Tiu ne tre favora eŭro-kurzo fundamentis novan bazon por kurzo de la litova valuto. Nun unu eŭro ĉiam egalos al 3,4528 litovaj lidoj. Reinoldijus Šarkinas, estro de la litova centra banko, opinias ke tiel fiksita nova kurzo restos stabila ĝis 2007-2008, kiam Litovio fariĝos membro de EU kaj mem ekuzos eŭron en sia teritorio.

La ŝanĝo ne estis surprizo por la loĝantaro. Jam antaŭ unu jaro ĝi estis informita kaj sciis la daton de tiu ŝanĝiĝo. Neniu povis antaŭsupozi, ke tiun tagon eŭro travivos plej malfortan tempon de sia ekzisto. Por litovoj nun venas tempo por vigligi siajn konojn de matematiko, ĉar aktuala kurzo estas tre embarasa kompare kun antaŭa.

Jam longe antaŭe homoj ekstreĉiĝis pro sia ŝparmono. Kion fari: ĉu lidojn konverti al eŭroj, aŭ dolarojn al lidoj? Nenion konkretan povis proponi ankaŭ bankestroj. Bankestro Šarkinas diris nur, ke estonteco ne estas klara kaj ke ni devos travivi leviĝojn kaj falojn.

Spertuloj ne unuvoĉe laŭdis la gravan paŝon. “Kiel persono, kiu uzas servon de financa farmado, ligitan al usona dolaro, mi ĝojas, ke dolaro fortiĝas, ĉar nun necesos pagi malpli da lidoj. Tamen kiel ŝtatano mi iom maltrankviliĝas pro litovaj eksportistoj. Ili trafos en la malenviindan situacion, se eŭro komencos fortiĝi”, diris financa konsilanto Gitanas Nauseda.

Fakestro de Litova Ŝparbanko Marius Adomavičius trankvilige parolis. Li asertis, ke fiksinte stabilan lido-kurzon ni certigas nin pri malmultekosta feriado en Eŭropo kaj ankaŭ pri malmultekostaj importitaj varoj. Se eŭro komencos fortiĝi, Litovio povos malpli koste zorgi pri energiaj provizoj, kiujn ĝi aĉetas kontraŭ dolaroj.

Tamen estro de elektronika kompanio “Vilniaus vingis”, Vaclovas Šleinota, certas ke pro malforta eŭro entreprenoj perdos konkurencpovon kaj estos devigataj turni sin al Rusio. Li aldonis, ke plej taŭga momento por orientiĝo de lido al eŭro jam pasis. Plej taŭgis fari tion en tiu momento, kiam unu eŭro egalis almenaŭ al 3,70 lidoj.

Restante ĉe modelo de valuta administrado nun Litovio provos proprakorpe eksenti, kion signifas internacia konkurenco. Lido kun eŭro nun moviĝos depende de atingoj de eŭropa kaj usona ekonomioj.

LAST

La estro de Litova Banko Reinoldijus Šarkinas ne emis prognozi, dirante ke estos leviĝoj kaj faloj. Ekde februaro 2002 unu eŭro egalas al 3,4528 litovaj lidoj.