Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Religioj, ĝeneraligoj kaj aliaj homaĵoj

Samopinie al kelkaj reagintoj en MONATO 2002/01, p.6, ankaŭ mi ne ŝatas la pretendemon kiu regas en plej multaj religioj, mi ne aprobas tiujn kiuj predikadas la detruon de siaj herezuloj, kaj certe mi ne blinde fidas je ĉio kio supozeble venas el “Dio”. Sed, malsamopinie, endas demandi: ĉu la religiaj konceptoj (almenaŭ ties komunaj trajtoj) estas entute malbonaj? Ĉu la “dioj” kulpas pri la faroj de la ruzaĉa homo, kiu ĉion interpretas laŭ siaj bezonoj? Kaj ĉu estas krimo kredi je “Dio”?

Estas tre facile kulpigi religiojn, sistemojn, instituciojn, kaj ceterajn senvizaĝajn “monstrojn” de la socio. Estu ĉiuj ili detruitaj, kaj certe postrestos la problemoj kaj ties kaŭzo. Dum ni, homoj, ne akceptas ke la kulpo kuŝas esence en ni, kaj plu insistas elekti propekajn kaprojn, ĉu oni povas esperi ke la mondo ŝanĝiĝos? Ni ja nepre faru nian parton por laŭeble plibonigi la mondon, sed endas ke ĉiu komencu pri si mem. Alikaze oni ja plu detruu la tutan homaron kaj la problemoj certe malaperos ...

Jimes Vasco MILANEZ

Brazilo