Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Turisma sektoro disvolviĝas

Antaŭ nelonge la Monda Organizaĵo pri Turismo publikigis statistikon, laŭ kiu en 2000 inter la 15 plej ŝatataj turismaj regionoj troviĝas la ĉina landinterno kaj Honkongo. La organizaĵo opinias, ke ĝis 2020 Ĉinio iĝos la unua turisma lando rilate akceptadon de alilandaj turistoj kaj la kvara rilate ekspedadon de turistoj.

Laŭ statistiko de la Ĉina Turisma Buroo, en la unuaj 11 monatoj de 2000 la suma nombro de enĉiniiĝintaj turistoj kreskis je 5,85 % kompare kun la sama periodo de 1999. La enspezoj de fremdaj valutoj pro turismo pliiĝis je 8,84 %.

En 2001 la enlanda turismo kaj la turismo dum ferioj kaj festoj kontentige disvolviĝis. Dum kelkaj longaj feriperiodoj, ekzemple dum la Nacia Festo kaj dum la Unua de Majo, okazis malmultaj akcidentoj, tiel ke plendoj de turistoj reduktiĝis. Oni asertas, ke en 2001 por Ĉinio la sumaj enspezoj de turismo enlanda kaj ankaŭ internacia altiĝis je pli ol 8 %.

La turismo iĝis nova ekonomia kreskopunkto. Statistiko montras, ke en 1999 la totalaj enspezoj pro turismo pliiĝis je 16,4 % kompare al 1998; en 2000 ili pliiĝis je 12,9 % kompare al 1999. Tio ege superis la kreskonivelon de la nacia ekonomio en 1999 kaj en 2000. Ankaŭ al la aviada, ŝosea kaj fervoja transporto la disvolviĝo de la turismo kaŭzis grandan prosperon.

Planoj por la estonto

La turismaj merkatoj en- kaj ekster-landa en 2002 alfrontos ŝancon kaj defion. La depresio de la monda ekonomio reduktos la nombron de turistoj. Precipe la eventoj de la 11a de septembro 2001 en Usono kaj iliaj sekvoj ne stimulos eksterlandanojn eniri Ĉinion por turismadi. Sed samtempe, kiel sekura turisma cellando, Ĉinio havas relative bonan staton.

Por kulturi la ekonomian kreskon ĉe la turisma branĉo, en 2002 Ĉinio prove prezentos kelkajn turismajn regionojn kiel ekzemplojn kaj starigos dek turismajn lokojn speciale por ferii. Nuntempe jam estas pluraj grandaj fabrikoj kaj vidindaj vilaĝoj por turismoj industria kaj agrikultura.

MU Binghua

Ĉinaj tradicioj ankoraŭ vivas. Jen grandaj pupoj prezentitaj okaze de la jarfinaj festoj en Chengdu.