Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EŬROPA UNIO

Galileo defios Usonon

Galileo Galilei estis itala sciencisto (1564-1642), sed ankaŭ estas la nomo kiun la Eŭropa Komisiono donis al ambicia projekto, kiun ĝi opinias necesa por eviti troan dependecon de Usono.

Jam delonge ekzistas GPS (globa pozicia sistemo), aro da satelitoj el kiuj ĉiam tri estas videblaj en preskaŭ ĉiuj lokoj de la mondo. Komparante la signalojn de tri satelitoj, riceviloj kapablas ĉie ajn akurate kalkuli sian pozicion.

Militista sistemo aplikiĝas en civila mondo

Same kiel Interreto, GPS estas projekto origine desegnita por la usona armeo, kiu iom post iom uziĝis ekster la armeo kaj ekster Usono. Ĝi estas nemalhavebla en ŝipa kaj aviadila trafiko. Eblas sekvi per ĝi la itineron de kamionoj kaj ĝi estas la bazo por la stirhelpiloj kiuj iĝas kutimaj en luksaj aŭtomobiloj.

Ĝis antaŭ nelonge, la signaloj por ne-militista uzo estis intence ĵamitaj kaj pro tio privatuloj ricevis malpli precizajn informojn. Neniu rajtis grumbli pro tio, ĉar neniu pagis. La ĵamo antaŭ kelkaj jaroj ĉesis kaj ekestis tuta industrio kiu ekspluatas la eblojn de GPS. Tamen, en iu ajn tempo Usono povas denove ĵami aŭ eĉ entute elŝalti GPS. Tio estas konsiderinda risko por la tutmonda ekonomio.

Strategia decido por Eŭropa Unio

Ĝis nun Usono ne vere havas monopolon, ĉar en Rusio estas simila sistemo, Glonass. La rusa sistemo estas malnoviĝinta, ne havas civilajn aplikojn kaj verŝajne ne estos anstataŭata. Do tamen minacas monopola situacio. Tial Eŭropa Komisiono mendis studon por esplori la realigeblon de propra sistemo. El la studo evidentiĝas ke propra sistemo, nomata Galileo, estas realigebla kaj realigenda, sed ĝi ekfunkciu sufiĉe baldaŭ, se ne Usono (kiu daŭre plibonigas GPS) atingos tian superpovon, ke nova projekto ne plu havos ŝancon.

Laŭ la plano en 2001-2005 okazos la planado kaj provlanĉo de satelito. En 2006-2007 oni konstruos la surterajn instalaĵojn kaj lanĉos 30 satelitojn. En 2008 Galileo ekfunkciu. Ne nur laŭ tiu temposkemo la afero urĝas. Dum 2002 la bezonataj radiofrekvencoj devas esti definitive atribuitaj. Se Internacia Telekomunika Unio ne ĝustatempe ricevas konfirmon, ĝi ne plu rezervos frekvencojn por Galileo. Malgraŭ la urĝeco, la EU-ministroj en ĉiu kunveno prokrastas la decidon.

Usono malkontentas

Usono dubas pri la sekureco de Galileo kaj timas ke ĝi povas esti misuzata de teroristoj. Krome ĝi plendas, ke eŭropaj registaroj subvencias per grandega sumo komercan projekton, kiu fakte ne estas bezonata, ĉar ja ekzistas senpaga GPS.

Eŭropo asertas ke la sekureco estas bone pristudita kaj garantiata. La kostoj eble aspektas grandegaj (oni taksas ilin je 3,2 miliardoj da eŭroj), sed tio egalas el kelkcent kilometroj da aŭtovojo aŭ fervoja trako. Pro la ekonomiaj avantaĝoj, ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej profitdonaj investplanoj de la lastaj jaroj.

Je la 26a de marto 2002 la ministroj pri transporto de la EU aprobis la kreon de komuna entrepreno kiu mastrumos la projekton.

Roland ROTSAERT

La ekpaĝo de www.galileo-pgm.org, kiu atentigas pri la nuna ligiteco de Eŭropo al Usono pro GPS.