Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BULGARIO

Elektronika borso de investoprojektoj

En la TTT-ejo de Bulgara Ekonomia Ĉambro (BEĈ) — www.bia-bg.com — estas integrigita borso de investoprojektoj. Celo de la borso estas peri kontaktojn inter entreprenistoj kaj sponsoroj, kaj tiumaniere kontribui al sukcespromesaj negocoj.

La platformo por elektronika datum-transigo disponigas al bulgaraj kaj eksterlandaj financaj institucioj aliron al listo de projektoj kaj investplanoj. Avantaĝo por la alligitaj entreprenoj estas la ebleco konstante aktualigi la projektojn en Interreto. Je dispono estas ankaŭ datumbanko, kiu proponas diversajn financeblecojn. Temas pri listo de institucioj kaj la de ili preferata financformo.

Kotizojn oni provizore kolektas nur por la prezentado de investoprojektoj en la datumbanko. Tio efektiviĝas pere de bazaj parametroj, kiuj difinas la rendimenton de la koncerna projekto.

Ĉe la projektserĉo decidigaj estas la jenaj faktoroj: investocelo, ekonomia sektoro (24 kategorioj), speco de la projekto (fondo aŭ plivastigo), amplekso de propra kaj/aŭ ekstera financado, alteco de la dezirata financado, speco de la financado (financado, kunfinancado, kredito, riska kapitalo, garantio, partnero de miksa entrepreno), validodaŭro de la propono. La malsupra investlimo estas 10 000 eŭroj kaj la supra 10 milionoj da eŭroj.

BEĈ serĉas pere de siaj regionaj kaj branĉaj filioj konvenajn investoprojektojn. Ĝis la fino de novembro 2001 oni proponis proksimume 30 projektojn el diversaj branĉoj, kiel metalurgio, maŝinkonstruado kaj nutraĵindustrio. Ĉiuj projektoj troveblas je: biz.bia-bg.com/projects.

Helpe de siaj bonaj kontaktoj kun pli ol 60 lokaj kaj eksterlandaj financaj institucioj BEĈ esperas certigi la sukcesan financadon de la projektoj. La elektitaj projektoj aperas en la informbulteno de BEĈ.

La investborso estas unu el la kvin regionaj Interret-iniciatoj, kiujn BEĈ prezentis por financado enkadre de la Stabilecpakto por Sud-Orienta Eŭropo. La ceteraj kvar koncernas la estigon de elektronika pograndkomerca borso samkiel de regionaj varo- kaj bilo-borsoj. Apartan mencion meritas la ideo pri kreo de informsistemo, kiu devas kunligi la doganejojn de la Balkan-landoj. Unu el la ĉefaj celoj de tiu komputila reto estas intensigi la limtransiran vartrafikon kaj limigi la vastan koruptecon en la doganaŭtoritatoj de tiuj landoj.

Evgeni GEORGIEV