Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

UKRAINIO

Forko

En la mondo abundas stranguloj – kolektantoj de diversaĵoj: iu havas kelkcentojn da brikoj, alia povas montri al vi multajn poŝtmark-albumojn. Kaj studantoj povas ekscii de la libro Paŝoj al plena posedo de William Auld pri kolektanto de ĉielarkoj. La rakonto Gamp de Paŭlo Gubbins, premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA, baziĝas sur vivhistorio de ombrel-kolektanto.

En la ukraina urbo Ternopil loĝas Viktor Pajuk, kiu jam kolektis pli ol 400 forkojn. Jes, “parencojn” de tiu ilo, kiun vi ĉiutage tenas kelkfoje en la mano.

Tiu malofta hobio de Pajuk komenciĝis antaŭ 20 jaroj, kiam li esperantiĝis kaj diplomitiĝis kiel inĝeniero de telekomunikado en la ukraina havenurbo Odeso. Tiam inter la studentoj ekzistis kutimo ion “prunte preni” de la trinkejoj: ĉu taseton, kulereton aŭ glaseton. Nia heroo elektis forkojn.

Estiĝinte inĝeniero, la kolektanto ekposedis 10 diversajn akrodentajn manĝilojn. Poste la kolekto pligrandiĝis kaj atingis imponan dimension. Kiam en 1999 estis aranĝita fork-ekspozicio en la drinkejo Obolon’ de la ukraina urbo Luck, la organizintoj uzis por la eksponaĵoj naŭ kadrojn de 1 m².

Samjare Viktor Pajuk prelegis pri temo “Historio de la Forko” en la londona Esperanto-klubo. Tiam la membroj kaj gastoj de tiu kolektivo povis ekvidi parton de la kolekto kaj ekscii multon pri la forkuzado.

La manĝilo en retrospektivo

La fiŝkaptilon de helena dio Posejdono (Neptuno ĉe la antikvaj romianoj) oni rajtas konsideri kiel “praulon” de la moderna forko. En tiu tempo oni uzis forksimilan ilon ankaŭ sur batalkampo (ni rememoru la filmon pri la ribelo de Spartako), por terkulturado, por viandrostado kaj en la frizejoj.

Jam en Romio oni komencis uzi oran forketon por manĝado, sed barbaraj triboj ruinigis tiun kutimon por tuta jarmilo. Denove ĝi estis inventita proksimume en la 9a jarcento en Bizanco, de kie forko ekkonkeris la mondon. Tra Venecio, kieva Rusio kaj Pollando ĝi atingis la tablon de franca reĝo Ludoviko la 14a.

Pri ĉio ĉi oni povas ekscii de la pola libro Łyżka za cholewǫ a widelec na stole (Kulero en boto, sed forko sur tablo, Krakovo, 1974), kie estas:

Valeza reĝ’ evitis politikumadon
Sed li pasie ŝatis bovlumbaĵan pladon,
Litorinojn same, post ĉasistprizorgo,
Li kaptis per portita el Pollando forko.

(Elpoligis Kris Long)

Ofte oni malpermesis uzi forkon, ekz. sur ŝipoj de la brita militŝiparo, aŭ en statutoj de kelkaj monaĥejoj (ĝi ja estas ilo de satano!) ktp.

Sed danke al Dio forko sukcese superis multajn barojn kaj nun tutfamilie “ekloĝis” en la kolekto de Viktor Pajuk. Li fakte posedas nur ŝtalajn specojn, la aliaj ne prezentas intereson por lia kolekto. Pri tio oni povas legi ankaŭ en la dokumentoj de Guinness-eldonejo.

La kolektanto elpensis propran sistemon de fork-klasifiko: laŭ kvanto de la dentoj (1 – kiel azia rizbastoneto, 2, 3, 4, ktp), laŭ materialo de la tenilo (diversaj lignospecoj, korno de antilopo, plasto, porcelano, ktp), laŭ apliko (etaj por infanoj kaj flugkompanioj, faldeblaj por turistoj kaj soldatoj). La plej karaj por la kolektanto estas forko de la gepatroj. Kiam la gepatra familio estis fondita, ĝi posedis unusolan forkon; forko de lia infaneco kaj forko-ornamaĵo, donacita de la edzino. Interese, ke Pajuk ĉiam substrekas, ke ili helpis al li kolekti kaj plimultigi la forkaron.

Viktor Pajuk planas ekspozicii sian fork-kolekton dum sekvaj UK. Se iu volas kontribui, skribu al ab.k. 83, 46001 Ternopil, Ukrainio.

ARANEO