Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

se en ĉiu numero ni havus unu raporton el ĉiu lando de l’ mondo, nia revuo krevus; klare ke tio ne eblas, krome certe ne en ĉiu monato en ĉiu lando okazas io nepre raportinda al la cetera mondo. Tamen sendube dum la pli ol 20 jaroj en nia magazino aperis minimume unu artikolo el granda plimulto de la (intertempe) preskaŭ 200 ŝtatoj. Kutime oni distingas inter “gravaj” kaj “malgravaj” aŭ grandaj kaj malgrandaj landoj laŭ diversaj kriterioj, precipe politika potenco kaj ekonomia forto. Pri grandaj, gravaj, potencaj landoj la amaskomunikiloj tutmonde informas kaj raportas pli abunde ol pri la aliaj. Sed se vi iom atente observas nian revuon, facile vi konstatas ke tiu ĉi skemo ne validas por MONATO, eble eĉ male: raportoj el malgrandaj landoj oftas, artikoloj el kaj pri potencaj ŝtatoj kiaj estas Usono, Ĉinio, Rusio, Francio, Germanio aŭ Britio malabundas, almenaŭ en la rubriko “politiko”. Strange, ĉu ne? Unu klarigo povus esti, ke en tiuj landoj mankas aŭtoroj, ĉar nia revuo dependas de aktivaj verkantoj — el lando kun malmultaj Esperanto-parolantoj laŭ tio devus aperi malmultaj raportoj. Sed en la nomitaj landoj, krom Ĉinio, ni havas tre multajn abonantojn kaj certe inter ili troviĝas ne malmultaj kompetentaj aŭtoroj. Do la supra klarigo ne taŭgas. Ĉu eble eventualaj artikolantoj mem ankaŭ opinias, ke pri tiuj landoj amaskomunikiloj raportas sufiĉe kaj do ne valoras, mem verki ion? Sed mi volonte legus ne nur en germana revuo raportojn de germanaj korespondantoj pri Usono sed ankaŭ foje artikolon de usona aŭtoro laŭ ties ĉi vidpunkto pri la politiko de usona prezidanto Bush. Same interesus min franca vidpunkto pri francaj politikaj problemoj kaj vidpunkto de rusa aŭtoro pri la situacio de rusaj televidstacioj, kiujn restriktas la registaro — ktp. ktp. Ĝuste en tio ja troviĝas senco kaj ŝanco de nia revuo, ke ni ne legas opiniojn de eksterlandanoj pri iu ŝtato kaj ties problemoj, sed ke enlandano klarigas aferojn al internacia publiko. Do mi invitas usonanojn, francojn, rusojn kaj aliajn “grandlandanojn”: verku por ni!

Sincere via

Stefan Maul