Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Falas la naskonombro

Malkreskas la nombro de litovoj: komence de 2002 vivis 3 842 000 homoj en Litovio, 11 000 malpli ol antaŭ unu jaro. La kaŭzo: naturaj fenomenoj kaj migrado.

Ekde 1990 senhalte falas la naskonombro. Ĝi estis aparte malalta en 1993. En 2001 estas registritaj 315 000 naskoj — 26 000 malpli ol en 2000. La nasko-indico en Litovio (naŭ personoj por mil loĝantoj) estas pli alta ol en Latvio, sed malpli ol en Estonio.

Kreskis ankaŭ la mortokvanto. En 2001 mortis 14 000 pli da homoj ol en 2000. Litovoj mortas ĉefe pro malsanoj rilate sangocirkuladon aŭ digestadon; ankaŭ pro misuzo de alkoholo. Rolon ludas krome aŭto-akcidentoj kaj dronado.

Lastjare registriĝis 1,1 mil malpli da geedziĝoj ol la antaŭan jaron, kiam ili estis 15,8 mil. Tamen kreskis la kvanto de divorcoj: lastjare ili atingis 11 030, t.e. 3,2 divorcoj por ĉiu milo da loĝantoj.

LAST