Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Riĉaj landoj kaj Kongo

La artikolo de Zandanu Zola (MONATO, 2001/11, paĝo 9), kie li priskribas la nuntempan politikan kaj ekonomian situacion de Kongo bonege, altiras la atenton pri la hipokriteca sinteno de la riĉaj landoj en siaj komercaj rilatoj kun la triamondaj landoj. Tiuj 40 milionoj da eŭroj de investado el Belgio en Kongo, lando kun ĉirkaŭ 50 milionoj da loĝantoj, estas tre eta almozo. Sciu, ke la buĝeto de la urbo, kie mi loĝas kaj laboras, Gravataí, elspezas nuntempe en konstruado de 12 kilometra avenuo 70 milionojn da eŭroj. La malneta enlanda produkto de Kongo estas 5-oble malpli granda ol tiu de Urugvajo, lando kun nur 3 milionoj da loĝantoj. La solvo por la problemoj de la triamondaj landoj estas ĉesigi la pagon de ekstera ŝuldo, kiel ĵus faris la nova provizora registaro de Argentino. “Almenaŭ unu lando kuraĝis proklami, ke ĝi kaj ĝiaj loĝantoj ne plu apartenas al la internaciaj uzuraj bankistoj”, — per tiuj vortoj Roberto Sartor montris la saĝecon de lando indan al imitado fare de la aliaj suferantaj triamondaj landoj kiel Kongo, lando kies ekstera ŝuldo estas 3-oble pli granda ol la malneta enlanda produkto.

Miguel VIANNA Brazilo