Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NATURO

Ŝarkoj ŝtelatakas

Atakoj fare de ŝarkoj plinombriĝas, precipe ĉe la marbordoj de Aŭstralio kaj Florido en Usono. Pri la rekorda jaro de atakoj en 2000 kulpas kredeble la kreskanta nombro de turistoj elektantaj ekzotajn feriojn.¹

En tiu ĉi jaro pintis la atakaro je 79, la plej alta cifero ekde la lanĉo de la sliparo antaŭ kvar jardekoj. Plinombriĝis atakoj en Usono, kun 51. Tamen pro ŝarkoj pereis pli da homoj en aŭstraliaj maroj ol aliloke. En 2000 okazis tri mortoj en Aŭstralio: krome tri aliaj mortoj atribuiĝis al la granda blanka ŝarko (Carcharodon carcharias). Troveblis neniuj kadavroj, nur restaĵoj, kiuj restis tro longe en la akvo por ekscii, ĉu ili estis manĝitaj antaŭ aŭ post morto.

Aŭstralia spertulo, Chris McDonald [kris makdónld] de la Sidneja Akvario, kulpigas troan fiŝkapton pri la kreskanta nombro de atakoj, argumentante, ke ŝarkoj nun devas ĉasi sian naturan predon ĉiam pli proksime al la tero, ĉefe inter sablaĵoj. Senkonteste la plej kutima atako estas “akcidento”, en kiu naĝantoj kaj surfantoj fariĝas viktimoj. Atakoj tiaj ofte rezultas el eraro fare de la ŝarko pro malbona videblo en la akvo. Oni hipotezas, ke ŝarkoj konfuzas surfanton aŭ plonĝanton en kaŭĉuka kombineo kun foko aŭ otario. Verŝajne la fiŝego tuj ekscias, ke la homo estas fremda predo, forlasas ĝin post la unua tranĉo kaj ne revenas. Vundoj tiaj estas malgrandaj, kutime sub la genuo, kaj malofte minacas la vivon de la viktimo.

Ŝtelagresoj

La alia speco de atako estas “ŝtelagreso”. Kvankam malpli kutimaj, ili rezultigas pli gravajn vundojn kaj okazas en akvo pli profunda. La ŝarko komence ĉirkaŭnaĝas la viktimon, antaŭ ol ataki. Kontraste al akcidentoj, ŝtelagresoj ripetiĝas, tiel ke la vundoj multas kaj ĝenerale severas, kondukantaj al morto. Tiajn atakojn ofte kaŭzas nutrado (kiam plonĝisto portas kun si fiŝon kaj tiam iĝas mem predo) aŭ antagonisma konduto de naĝanto.

Se ŝarko atakas, kion fari? Piede aŭ pugne batu la ŝarkon, aŭ per fingro piku ĝin en la okulojn aŭ malantaŭ la operkulojn. Ne indas paniki, malgraŭ la pliiĝanta nombro de atakoj: pli probablas, kiel emas diri George Burgess [ĝorĝ berĝes], direktoro de la Atak-Sliparo, ke oni estos fulme frapita ol ŝarke manĝita.

Plej endanĝerigas ŝarkojn homoj, tamen, ol inverse. Burĝonas ŝark-kapta komerco por provizi homan manĝaĵo-merkaton per ŝark-naĝiloj. Tiun multekostan delikataĵon “rikoltas” kaptistoj, kiuj malŝpare kaj malhumane detranĉas la naĝilon kaj reĵetas la kadavron en la ondojn.

Kontraŭleĝa kaptado

La naĝiloj estas sekigitaj kaj kuiritaj en supo trovebla tipe en ĉinaj restoracioj tra la mondo. Kilo da naĝiloj kostas ĉirkaŭ 160 usonajn dolarojn kaj bovlo da supo povas atingi ĝis 150 dolarojn. Ekzistas nenia pruvo, ke la naĝiloj entenas ajnan pozitivan medicinan econ. Tamen la supo prestiĝon posedas en Oriento. Aldone, la alta prezo kaj la granda postulo de ŝatantoj kondutas al kresko de kontraŭleĝa kaptado en maraj rezervejoj kiel Galapagoj kaj Kokosoj. Laŭ premgrupo WildAid (proksimume: helpo al sovaĝaj bestoj), ĉirkaŭ 100 milionoj da ŝarkoj ĉiun jaron pereas pro fikomerco simila al buĉado de elefantoj pro eburo.

Laŭ spertuloj ĉe la Universitato de Florido, kies statistikoj etendiĝas inter la jaroj 1580 kaj 2000, la plej danĝera ŝarko estas la granda blanka (Carcharodon carcharias), kiu pereigis 348 homojn; la dua estas la ŝarko tigra (Galeocerdo cuvier), kiu oferigis 116 homojn. En tria loko, kun 82 viktimoj en 420 jaroj, la ŝarko buldoga (Carcharhinus leucas). Sed, kvankam oni taksas la grandan blankulon malica kaj kruela, ĝia ekzisto estas minacata, tiel ke en pluraj landoj ĝi estas protektata: Sudafriko, Namibio, Aŭstralio, Usono kaj Israelo.

Lastatempaj atakoj denove montras, ke ne necesas esti en akvoj profundaj por riski la vivon. Ekzemple en Florido ludis okjarulo en ĝisgenua akvo malklara, kiam ŝarko buldoga formordis al li kruron kaj forŝiris brakon. Lian vivon savis onklo, kiu eltiris lin el la akvo kaj tuj envadis la maron por kapti per la vosto ŝarkon du metrojn longa kaj 90 kilogramojn peza. La beston li trenis surstranden, kie gardisto ĝin pafmortigis. La onklo elfaŭkigis de la ŝarko la forŝiritan brakon kaj dum 11-hora operacio ĥirurgoj redonis al la knabo la brakon. La etulo restas tamen en duon-komato.

Martin ECOTT

1. Vidu informon de la Internacia Ŝarkatak-Sliparo ĉe http://www.flmnh.ufl.edu/fish/Sharks/ISAF/ISAF.htm