Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INTERNACIAJ RILATOJ

Nebula forkaptado

Ne multon oni scias pri la sorto de ĉ. 20 japanoj forkaptitaj komence de la 80aj jaroj supozeble de agentoj el Norda Koreio. Sed lastatempe estis arestita virino, kiu antaŭ tribunalo en Tokio indikis, ke ja estas enplektita Norda Koreio.

La arestitino, edzino de aerpirato, kiu en la 70aj jaroj flugigis japanan aviadilon al Norda Koreio, atestis, ke ŝi konatiĝis en Londono kun unu el la malaperintinoj — kun Arimoto Keiko, kiu tiam studis en Britio la anglan.

Al sia viktimo ŝi proponis postenon ĉe alilanda komerca entrepreno: pro tio la studentino veturis al Norda Koreio kaj poste malaperis. La gepatroj de Arimoto Keiko poste nenion plu aŭdis pri sia filino. Tamen ankoraŭ nebulas motivoj de la forkaptado.

IGARASI Takeo/pg