Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EŬROPA UNIO

Laboremaj litovoj

La litovoj, samkiel ŝtatanoj de aliaj tiel nomataj kandidato-landoj al Eŭropa Unio (EU), laboras pli longe, pli intense ol homoj en EU-landoj. Tion konstatis eŭropa fonduso pri plibonigo de viv- kaj labor-kondiĉoj.

En kandidato-landoj oni laboras 43,6 horojn semajne, kompare kun 38,25 horoj en EU-landoj. Tie nur 48 % de la dungitaro laboras pli ol 40-horan semajnon: en la kandidato-landoj 82 %. Same, pli da virinoj laboras en kandidato-landoj (47 %) ol en EU-ŝtatoj (42 %), sed la dungitaro uzas malpli da komputiloj (12 % kontraste al 19 %).

Nokte laboras en kandidato-landoj 24 % de la dungitoj (EU: 19 %); dimanĉe laboras 36 % (EU: 27 %) kaj sabate 61 % (EU: 52 %). Partoprenis la enketon 11 mil homoj el 12 kandidato-landoj: Estonio, Litovio, Latvio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Slovenio, Rumanio, Bulgario, Kipro kaj Malto. En tiuj landoj vivas 105 milionoj da homoj.

LAST