Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Tribunalo esperiga

Usona senatano Jesse [ĝese] Helms nomas ĝin “monstro”, Ĝenerala Sekretario de UN Koffi Annan “donaco de espero” la Internacia Tribunalo, preparita dum jardekoj, nun povas realiĝi, ĉar meze de aprilo 2002 pliaj ŝtatoj transdonis al Annan la ratifajn dokumentojn, tiel ke la kontrakto ellaborita en julio 1998 en Romo iĝis valida, ĉar nun jam pli ol la bezonataj 60 landoj ratifis ĝin. Nobla revo de humanistoj kaj juristoj realiĝas: la mondo aktiviĝas kontraŭ malbono kaj juĝos pri malamikoj de l’ homaro. La tribunalo persekutos genocidon, krimojn kontraŭ humaneco kaj homaj rajtoj kaj militkrimojn, tutmonde. Prezidantoj kaj tiranoj kiaj estis Adolf Hitler, Pol Pot aŭ imperiestro-kanibalo Bokassa, se ili ankoraŭ vivus, estus akuzataj ĉe tiu tribunalo.

Rifuzo usona

Tamen, ĉu la nova tribunalo de l’ popoloj entute povos labori efike, se gravaj ŝtatoj Ĉinio kaj Usono rifuzas ĝin, pro diferencaj motivoj? Pri Ĉinio, kiu — laŭ internaciaj normoj — ne estas modela sur la kampo de homaj rajtoj, oni ne devas miri. Sed kial Usono, sendube demokrata ŝtato, oficiale batalas kontraŭ tiu ĉi tribunalo? Precipa argumento (kaj timo) de Usono estas, ke oni povus misuzi la tribunalon por politikaj celoj: malamikoj de libereco povus treni politikistojn kaj generalojn usonajn en la internacian tribunalon.

Sed Usono havas bone funkciantan justicon kaj verdiktas mem militkrimojn de usonanoj; do tia argumento ne validas, ĉar la internacia tribunalo rajtas ekaktivi nur, se iu ŝtato ne volas aŭ ne kapablas mem persekuti koncernajn krimulojn. Krome jam nun en internacia juro estas agnoskata la rajto de ŝtato, juĝi pri eksterlandanoj, se tiuj krimas en la koncerna lando. La ratifintaj ŝtatoj nun cedas tiun ĉi rajton al la Internacia Tribunalo.

Historiaj modeloj

Alia argumento usona estas, ke la nova tribunalo reduktas suverenecon de nacioj. Ĝuste, sed kiun ordon bezonas la mondo? Ĉu nur usonan? Tutcerte ne. Politika prudento kaj historio instruas, ke potenco igas registojn senmezuraj, ke tial oni devas disdividi potencon. La nova tribunalo ne kontraŭas Usonon, sed ĝi sekvas mondan ordon laŭ la nomitaj principoj.

Historio instruas krome, ke naciaj justicoj ofte ne kapablas mem repacigi siajn landojn post teruraj eventoj; ekzemploj estas Germanio post naziismo, Kamboĝo post reĝimo de Ruĝa Kmero kaj, plej aktuale, eksa Jugoslavio post etnomilitoj. Eksprezidanto Slobodan Milošević ne estus same akuzata en Beogrado kiel nun en Hago antaŭ la tribunalo por militkrimoj en iama Jugoslavio.

Kreskos justeco

Ni povas esperi, ke la nova tribunalo donos al la mondo pli stabilan strukturon. Kompreneble tio ne okazos tuj, ĉar ja daŭras ankoraŭ multajn monatojn, ĝis kiam ĝi (en Hago, Nederlando) povos eklabori. Kaj ĝi certe ne tuj havigos al la tuta mondo pacon. Sed ĝi efikos, sole per sia ekzisto, ke en kelkaj okazoj kreskos justeco. Despotoj, al kiuj minacas akuzo, perdos subtenon, estos izolataj, malestimataj kaj bojkotataj. Demokrataj registaroj kaj internaciaj kompanioj pli ol nun hezitos, negocadi kun ili. Multaj ŝtatoj klopodos adapti siajn naciajn leĝojn kaj la justicon al internaciaj normoj de homaj rajtoj, por ke la tribunalo ne devos ekaktivi kontraŭ ili — kiu lando ja volos esti kritikata pro nesufiĉa justeco?

Do sole pro la fakto, ke nun la mondo disponas pri vera, kompetenta Internacia Tribunalo, povas esti ke multaj paktoj kaj kontraktoj pri paco, libereco kaj homaj rajtoj, kiuj nun ofte ne valoras la paperon, sur kiu ili estas skribitaj, akiros pli da forto kaj efiko. Kaj se pro tio, ke en Hago laboros prokuroroj kaj juĝistoj el tuta mondo por persekuti krimojn tutmonde, ankaŭ usonaj prokuroroj fariĝos pli aktivaj kaj usonaj generaloj pli zorgemaj dum militiroj, tio ne estus malbona efiko.

Ne, tiu ĉi tribunalo ne estas “monstro” laŭ helmsa denunco; ĝi estas vere “donaco de espero”, granda paŝo antaŭen al pli demokrata kaj humana mondo, al pli multa justeco por subpremataj homoj kaj torturataj popoloj. Ĝi helpos ekstermi tiranecon, genocidon kaj terorismon de politikistoj kaj ŝtatoj kaj de ideologiaj krimuloj ĉiuspecaj. Eble iam ankaŭ usonaj registoj estos dankaj pro tio kaj benos la tribunalon de l’ popoloj.

Stefan Maul

Estonte estos pli facile, akuzi antaŭ internacia tribunalo eĉ ŝtatestrojn, kiel tio okazis al eksa jugoslavia prezidanto Slobodan Milošević.