Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politika nuanco de la papa vizito

Dankon al Volodimir Hurtovenko pro lia artikolo (MONATO 2002/2, paĝo 15). Bedaŭrinde, la gvidantoj de la rusa ortodoksa eklezio taksas la papon kiel invadanton, kaj lian eventualan viziton — kiel atencon. Sed t.n. “simplaj civitanoj” rilatas tute normale al vizito de la papo, vidante en li nur la ĉefan funkciulon de eklezio, kiu estas sufiĉe disvastiĝinta ankaŭ en Rusio. Do, la gusto de ĉi konflikto estas pure politika. Ĝin povus por ĉiam fini opinio (jesa aŭ nea) de la prezidanto, sed Vladimir Putin, tradicie por si, daŭre silentas, ne tuŝante la probleman demandon.

Grigorij AROSEV Rusio