Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Sekretaj organizantoj (2)

Responde al letero de Michel Marko, MONATO 2002/2, paĝo 6, la subskribinto havas jenon por diri. Kara Michel, mi pensas, ke vi eraras, kiam vi akuzas la societon Kranio kaj tibio kvazaŭ organizaĵon teroristan. La societo estas malnova frataro universitata, kaj nenio pli. Ĝi estas societo de kaj por knaboj, kiuj volas kun amuzo kunesti. Kranio kaj tibio funkcias kiel ankaŭ aliaj universitataj frataroj en Usono. La membroj estas reciproke lojalaj, helpas unu la alian, ktp. La societo havas neniun rilaton kun CIA, la usona sekreta servo, nek terorismo. En Interreto vi povas trovi abunde da leginda materialo pri la societo per la serĉvortoj “Skull and Bones”.

Hyman MELTZ

Usono