Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Mi samopinias kun miaj infanoj, kiuj estas 14- kaj 16-jaraj denaskaj esperantistoj, ke tiu ĉi libreto estas “ĉarma kaj genia” kaj respektive “ĝenerale bona”.
Ĝi taŭgas por lernigi al 3- ĝis 6-jaraj infanoj la esperantan alfabeton kaj la nombrojn ĝis cent. Se oni malfermas la libron, videblas maldekstre du tekstoj, rilatantaj al du literoj: “A estas la unua litero de la alfabeto; Alko atakas anglan aŭton” (ĉu politike???) kaj simile por “B” dekstre du bildoj, rilatantaj al tiuj frazoj. Post “Z” aperas kantotekstoj kun notoj. La bildoj estas koloraj.
Pretervidante la fuŝeton sur paĝo 24, mi ege rekomendas la libron al ĉiuj gepatroj de niaj denaskuloj!
WALTER KLAG
Jon Rømmesmo: Esperanto ABC. Eld. Esperanto Esperantoforlaget, Oslo, 2001. 32 paĝoj vinktitaj. ISBN 82-90006-14-4. Prezo ĉe FEL: 9,90 eŭroj + afranko.