Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Paul Peeraerts

(redakcia sekretario, Antverpeno, Belgio)

Mi naskiĝis en Antverpeno en la jaro 1946 kaj ankoraŭ loĝas tie, kvankam nun en la periferia urboparto Deurne. Esperanton mi lernis antaŭ 35 jaroj. Kiam mi profesie eklaboris ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL) en 1970, Esperanto iĝis mia ĉefa lingvo, kio ĝi ankoraŭ nun estas, eĉ en la privata vivo.

En la oficejo de FEL mi ĉefe zorgas pri komputado (poŝtoservilo, interna reto, paĝaro en Interreto), pri la libroservo kaj pri MONATO. La tasko de redakcia sekretario estas precipe la kontrolado de la manuskripto-fluado inter la diversaj redaktoroj, ĉefredaktoro, reviziantoj kaj grafikisto.

Parton de mia libera tempo mi dediĉas al la reta vortaro ReVo (http://purl.org/NET/voko/revo/) ĉar mi opinias, ke konstante aktualigata vortaro estas tre grava por la unueca disvastiĝo de la lingvo. Feriojn mi preskaŭ ĉiam ĝuas en Esperanto-medio, kune kun la familio.

Paul Peeraerts (dekstre) dum la UK en Berlino (1999)