Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

“La”, artikolo nur difina

En MONATO 2002/3, paĝo 24, Donald Broadribb recenzante la libron Ebono de Ryszard Kapuściński, tutprave laŭ la subskribinto riproĉas la tradukinton de tiu verko pri misuzo de la difina artikolo “la”. Broadribb skribas, ke “kelkfoje preskaŭ ŝajnas, ke [pro nebona traduko] la tradukinto konceptas ĝin kiel nedifinan artikolon”. Paĝon 31 de la sama numero de MONATO mi legas, ke alia verko laŭ anonco portas titolon “La kosmo kaj ni”, kvankam la aŭtoro ne povas konvinki la subskribinton pri la difineco de la vorto “kosmo”. Ludoviko Zamenhof skribis en unu el siaj Lingvaj respondoj (1906): “Uzu la artikolon [difinan] tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu”. Strange, ke la majstro skribis la logiko. La sintaksa logiko de lingvoj kaj logiko scienca ja ne samas, kaj pri logiko ekzistas pli da skoloj ol samopinioj.

Albert CNUDDE

Francio