Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Korekto de verkinto

En la artikolo Plurlingvaj klavaroj de la subskribinto, MONATO 2002/3, paĝo 29, aperis eraro. En la lasta alineo, en la unua kolumno, linio -4, la vortoj “ĝi estas uzata por skribi ankaŭ la krian” devus esti: “la inuita tiparo estas uzata por skribi ankaŭ la krian”. La inuita kaj la kria estas lingvoj de nordaj popoloj, dum la ĉeroka popolo (la verkinto uzis la formon “ĉerokia”, sed ne gravas) vivas en regiono multe pli suda en Nord-Ameriko. La subskribinto ne ŝatus, ke legantoj supozu, ke li farus tian eraron. La subskribinto varme gratulas la redakcion de MONATO kaj speciale la grafikiston Hugo Fontyn pri la nova aspekto de la periodaĵo, kiu nun estas komparebla kun tiu de gravaj revuoj kiel Newsweek.

Garbhan MACAOIDH

Irlando