Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Guido Baeyens

(presisto, Zoersel, Belgio)

Mi estas 49-jara, feliĉa edzo de Nancy. Ni havas unu filon, 6-jaran, kiu nomiĝas Inez. Ni loĝas en Zoersel, komunumo proksime al Antverpeno kaj al la nederlanda landlimo. Mi eklaboris ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL) antaŭ 20 jaroj. Mi estas la presisto de MONATO kaj de la plimulto de la eldonaĵoj de FEL. La presado okupas pli-malpli 40 % de mia tempo. Krom tio mi ankaŭ zorgas pri la finpretigo de la presaĵoj, enpaĝigo kaj pri diversaj teknikaĵoj.

Miaj ŝatokupoj estas volejbalo, pentrado kaj vojaĝado.

Dum malofta paŭzo en sia laboro Guido trovis iom da tempo por fotiĝi kaj sin prezenti.