Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

MEZORIENTO

La turka

TÜRKÇE

Genealogio

La turka estas la plej grava altaja lingvo, tre proksima al la tjurkaj lingvoj de Centra Azio kiuj etendiĝas ĝis en Ĉinion. Iuj lingvistoj ankaŭ kredas ke la altajaj lingvoj parencas (distance) al la uralaj lingvoj (finna, hungara k.s.), ĉar ili tre similas gramatike, tamen la vortaroj ne montras rilaton. Ambaŭ lingvofamilioj nomiĝas laŭ montaroj; la Altajoj troviĝas en okcidenta Mongolio. Ĝi spertis fortan influadon de la najbaraj, sed malparencaj, lingvoj arabaj kaj persaj, aparte dum la epoko otomana.

Krom en Turkio, parolas la turkan malplimultoj en Cipro, Bulgario, Grekio kaj aliaj landoj. Kontraŭe, en Turkio iuj parolas aliajn lingvojn kiel la kurda, armena, araba kaj greka (iuj malparencaj al la turka).

Adopto de la roma alfabeto

De 670 laŭ la komuna erao (kun la alveno de Islamo) ĝis 1928-9, oni skribis la lingvon per la araba alfabeto, sed ĝi ne tre taŭgis por ĉi tiu lingvo kun multaj kaj elstaraj vokaloj, do senlegipovo estis ĉiea. Tial en 1928 Kemal Atatürk, la Patro de la Turkoj, ja la patro de la moderna Turkio, kuraĝe ŝanĝis la skribsistemon al la roma, kaj eĉ vojaĝis tra la lando kun kreto kaj ardezo, ĝin mem instruante. Atatürk konsideris la adopton de la eŭropa alfabeto kiel unu el la gravaj “modernigoj”, inter kiuj estis malpermeso de portado de fezo. Nur tri monatojn post la enkonduko, la registaro malpermesis publikan uzadon de la araba alfabeto! La nova turka alfabeto montriĝis sukceso, kaj lastatempe oni ankaŭ enkondukas variaĵojn en Azerbajĝano kaj la eks-soveta Centra Azio por la tieaj parencaj lingvoj.

La turka skribiĝas sufiĉe foneme, kvankam la litero ğ ne prononciĝas (ĝi longigas la antaŭan vokalon)¹; sed eble la skribformo ne rivelas la tutan belecon de la parolata lingvaĵo. Elstara eco de la turka kaj multaj el ĝiaj parencaj lingvoj (inkluzive la dubinde parencajn finnan kaj hungaran) estas sistemo de “vokala akordiĝo”. En praktiko estas diferencoj inter la sistemoj de la apartaj lingvoj, sed okaze de la turka, la (buŝ)antaŭaj vokaloj estas e, i, u, malantaŭaj estas a, ö, o, u; rondlipaj estas o, e, u, malrondlipaj estas a, e, ı, i. La ŝanĝoj evidentiĝas kiam oni aldonas sufiksojn – kutime, ili posedas aŭ du formojn, unu kun antaŭa, unu kun malantaŭa vokalo (e kaj a,) aŭ kvar formojn, aldonante apartigon inter rondaj kaj malrondaj vokaloj (i, ı, u). Konsonantoj ankaŭ havas sistemon de akordiĝo, estante jen voĉaj jen senvoĉaj laŭ la fina konsonanto de la radiko. Sendube vokala akordiĝo kontribuas al la belsono de la parola lingvo. Rimarkinda unikeco de la turka estas la litero ı, (kiu apartiĝas de i, kiu en la turka havas nur la majusklon İ (İstanbul) por apartigi ĝin de I, la majusklo de ı).

En la naciismaj 1920aj jaroj oni “elpurigis” la lingvon de multaj eksterlandaj (ekzemple arabaj kaj persaj) vortoj, anstataŭante ilin per vortoj el turkaj radikoj, sed multaj restas. Ekzistas turkaj-turkaj vortaroj por ponti la golfon inter la nova kaj malnova lingvoj.

Lingvo de longa leksiko

La turka estas probable la plej elstara tiel nomata “aglutina” lingvo, tio volas diri ke vortoj havas senŝanĝajn radikojn sed al ili oni algluas sufiksojn (ofte, multajn, unu post la alia!). Oni ofte asertas ke Esperanto almenaŭ parte apartenas al la sama lingvospeco (aparte tiuj kiuj volas pruvi ke ĝi ne estas eŭropa lingvo, aŭ almenaŭ ne nur tia). Tamen, kiel ni jam vidis, la sufiksoj turkaj ja estas ŝanĝemaj, pro fonetikaj okazoj (pro kio la afiksoj en la fleksiaj ĝermanaj lingvoj ankaŭ ŝanĝiĝas, prononce kaj/aŭ skribe), dum la afiksoj en Esperanto ne nur estas senŝanĝaj, sed povas eĉ uziĝi kiel apartajn vortojn, malkiel tiuj en la turka. Do oni povus iom polemike argumenti ke Esperanto anas en la sama lingvotipo kiel la ĉina, kiu algluas plurajn, senŝanĝajn radikojn (kvankam oni ne kutime nomas ilin afiksojn) por fari kombinajn vortojn. Tio eble dependas de ĉu oni konsideras la spacojn inter la ĉinaj signoj² la egalvaloron de la spaco inter literoj, aŭ inter vortoj en aliaj lingvoj: iom arbitra prijuĝo. Se tiuj spacoj ja gravas, oni eble devas akcepti lingvotipan diferencon inter, ekz-e la germana kaj la angla, ĉar tiu skribos Strassenkarte (“stratmapo”) kiel unu vorto, tiu ĉi street map kiel du. La konkludo estas ke lingvotipoj eble estas elpensaĵo, aŭ maksimume iu utila stenografio por priskribi ecajn tendencojn.

Alglutino en la turka okazo povas estigi tre longajn, timigajn vortojn, kiujn oni apenaŭ tolerus en Esperanto. El ili eble la plej fifama estas:

Avrupalılaştırılamıyanlardanmıınız?

“Ĉu vi estas unu el tiuj kiuj estas maleŭropigeblaj?” kiu analizeblas jene: Avrupa-lı-laş-tır-ıl-amı-yan-lar-dan-mı-sınız

Erop-a-i-ig-it-ne-ebl-j-de-u-estas-vi?

“Ĉu vi estas [unu] el [tiuj kiuj] estas maleŭropigeblaj?”

Eĉ pli longa estas alia frazo iom Orwell-a:

Afyonkarahisarlılaştıramadıklarımızdanmısınız?

“Ĉu vi ne estas unu el tiuj personoj kiujn ni provis, malsukcese, ŝajnigi al la urbanoj de Afyonkarahisar?”

Kvankam la nura ebla uzo por tiuj vortoj estas por timigi eksterlandanoj, tre oftaj estas formoj kiel

  • gelebileceksiniz
  • “vi povos veni”
  • kiu disiĝas jene:
  • gel-ebil-ecek-siniz
  • “ven-pov-os vi”

Alia longa vorto (apenaŭ skribebla unuvorte en Esperanto) estas

teşkılatlandırılamıyacaklarındandır

“ŝuldiĝas al la fakto ke ĝi ne organizateblos.”

ĉar tiuj dinosaŭrvortoj povas bildigi tutan frazon, oni ankaŭ povus impertinente proponi, ke temas pri polisinteza lingvo, kiel la indianaj lingvoj kiuj simile uzas vortfrazojn!

Preskaŭa perfekteco

La lingvo estas ege laŭregula. Ekzistas nur unu nominala malregula verbo – oni memoras la tapiŝojn de la turkmenaj nomadoj, en kiujn oni teksas unusolan malperfektaĵon – ĉar perfektecon proprietas nur Alaho. Ne ekzistas gramatika genro – ekzemple estas unu vorto por “li”, “ŝi”, “ĝi” kaj “tiu”. Sed oni plej ofte ellasas la pronomojn (krom por emfazi ilin), ĉar ĉiu akordiĝas kun propra finaĵo ĉe la verbo. La kutima vortordo estas baze subjekto-komplemento-verbo, sed estas relative libera. Adjektivoj ne devas akordiĝi kun substantivoj; uzataj kun ĉi tiuj, adjektivoj antaŭas, kaj la plimulto el ili povas uziĝi memstare kiel substantivoj.

La turka ne havas prepoziciojn.

Kazfinaĵoj montras iujn kazrilatojn.

Estas ses kazoj: nominativa, akuzativa (“-n”), genitiva (“de”), dativa (“al”), lokativa (“ie”) kaj ablativa (“el”). Ja ekzistas post-pozicioj; iuj necesigas por la substantivo kunan kazfinaĵon, sed aliaj ne. Kiel en la japana, por esprimi lokon oni utiligas ne prepozicion sed substantivon, kun poseda pronomo kaj kazfinaĵo. Do arabanın arkadasında “aŭtomobila malantaŭo-ĉe” estas la kutima dirmetodo por “malantaŭ la aŭtomobilo”.

Estas du formoj de la prezenco: unu uziĝas por kutimaj aŭ estontaj agadoj, la alia por aliaj prezencaj agadoj; same en la preterito, estas unu simpla kaj unu kiu montras malcertecon (“ŝajnas ke... -is”). Ankaŭ estas ununura estonta verbotempo. Aliaj modoj konataj al parolantoj de la malparencaj eŭropaj lingvoj estas kondicionala, konjunktiva kaj imperativa. Aliaj sufiksoj montras farpovon kaj devon. Multaj el ĉi tiuj sufiksoj facile kombiniĝas. Por esprimi “havi”, la turkoj diras la egalvaloron de “mia aŭto estas” (arabam var), uzante posedan sufikson (ekz-e -m mia) ĉe la substantivo, kaj la vorton var “estas/ekzistas”... aŭ yok “ne estas”... fine. Senverbaj frazoj estas oftaj, ĉar persona sufikso sufiĉas (gzelsin “vi estas bela”). Por fari demandon, la egalvaloro de “ĉu?” estas mi, kiu venas frazfine, havas kvar formojn laŭ vokala akordiĝo, kaj prenas personan finaĵon (kiel videble en la supraj longaj demandovortaj ekzemploj). Por negativigi verbon, oni enmetas la sufikson mame laŭ la duebleca vokala akordiĝo.

La turka estas tre bela lingvo kun riĉa vortaro kaj fascina mekaniko. Ĝi ne estas tiel timinda kiel ĝi unuavide ŝajnas esti (pro ĝiaj malsamoj al la lingvoj kiujn parolas la plimulto de la mondo); post iom da studado ĝi montriĝas ja ekzotika, sed tre laŭregula kaj logika lingvo.

Bradley KENDAL

1. Noto de la redaktoro: Tiu klarigo estas praktika, sed ne preciza. Laŭ la pozicio en vortgrupo, ĝi estas tia, aŭ prononcata [w], frikativa g, [j] aŭ glota plosivo.

2. Noto de la redaktoro: La aŭtoro nomas tiel nomatajn “radikalojn”, konstrublokojn de ĉinaj ideografiaĵoj, tiaj.