Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Al ĉiuj stel-amantoj

Jen la dua astronomia almanako de Astronomia Esperanto-Klubo (AEK), por la jaro 2002. La 56-paĝa kajero enhavas 10 ne-alt-science skribitajn artikolojn kaj astronomian kalendaron por julio 2002 — decembro 2003. Pleje fascinis min (la unua artikolo) la klopodoj malkovri ekster-sunsistemajn planedojn. La ĝis nun plej sukcesa metodo tiucele aplikas la dopleran efekton. Ĝis nun oni nerekte observis 80 stelojn, kiuj havas planedan sistemon. Menciinde estas, ke tiaj planedoj estas relative grandaj kiel pli-malpli nia Jupitero. Laŭ la nuna tekniko ne eblus tiel “vidi” nian teron de alia suno.

Aliaj artikoloj traktas la sunhorloĝon, meteorojn, planedetojn kaj unu eblon scii la horon dum la nokto per observado de certaj steloj. La “astro-galerio” montras bildojn faritajn per “malgrandaj iloj”, tio estas nemultekostaj teleskopoj.

Fojfoje aperas fizikaj formuloj, kiuj estas kompreneblaj per abiturienta scio. Por ĝue legi la tekstojn ne nepre necesas enkapigi ilin.

Mi forte rekomendas aĉeti tiun verkon al ĉiu, kiu interesiĝas pri astronomio!

WALTER KLAG

Astronomia Esperanto-Klubo, diversaj aŭtoroj: Astronomia Almanako 2002. Eld. AEK mem, loko ne indikita, 2002. 56 paĝoj, broŝurita. ISBN ne indikita. Prezo ĉe FEL: 12 eŭroj + afranko (ankaŭ Almanako 2000 estas ankoraŭ havebla kontraŭ 8 eŭroj + afranko).